Enkomputiligis Don HARLOW

La flava luno

de Henri de REGNIER

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 47


Ĉi longa tag' finiĝis per unu flava luno,
kiu leviĝas mole inter la poplaj trunkoj,
dum ŝvebas tra l' aero, ŝarĝita de l' parfumo,
l' odor' de akvo dorma inter humidaj junkoj.

Ĉu kredis ni, dum ambaŭ sub l' arda suno tretis
la grundon ruĝkoloran kaj stoplojn vunde spitajn;
ĉu kredis ni, dum niaj piedoj tere metis
siajn paŝaĵojn kvazaŭ ere sango enpremitajn;

Ĉu kredis ni, dum amo brulegis, alte flama,
en niaj koroj veaj de ŝiro sen espero;
ĉu kredis ni, dum en ni mortiĝis fajr' iama,
ke mildos ĝia cindro al nia vivvespero,

kaj ke ĉi aspra tago svenanta je l' parfumo
de l' akvo, kiu sonĝas inter humidaj junkoj,
finiĝos moltrankvile per tiu flava luno,
kiu leviĝas ronda inter la poplaj trunkoj?