Enkomputiligis Don HARLOW

La insulo

de Henri de REGNIER

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 45


Ĉar ĝian bildon sorto ne volas viŝi el la
memor', ni ja revenos al la Isola Bella,
kaj ni reiros, ĉar vi ĝin amis, dolĉa mia,
al la parfuma bordo de la Insulo dia,
kiu sur l' akvo ŝajnas en beateco dormi.
Gardist', indiferenta kaj profundaĝa, por ni
malfermos la aliron al la Vila' baroka,
kaj la ŝlosiloj tintaj en frapo reciproka
igos la lustron tremi kaj vibri la spegulojn;
poste en la ĝardenon -- kie liajn okulojn
ne distras plu la floroj kaj bedoj triterasaj,
el kiuj ne forflugas kolomboj jam tro grasaj --
ni sekuos lin, kaj ĉio estos la sama, kun
tiu lazuro sama kaj tiu sama sun' ...
L' aero estos nobla, kristala kaj ekzalta,
kaj kiel la ĉielo, la lag' estos sen falta.
Kaj ĉe la flava muro kun la citronoj oraj,
en la silento klara ni aŭdos ja ankoraŭ
batadi, kiel birdojn reajn al nest' fabela,
la korojn plu feliĉajn en la insul' plu bela.