Enkomputiligis Don HARLOW |
Por ke la nokto estu tre milda, devos floroj de la ĝarden' rozplena ĝis nia domo, mole sendante tra l' fenestro la freŝon de l' odoroj, parfumi l' ombron, kie ni restas senparole. Por ke la nokto estu tre bela, estos enda la paco de l' ĉielo kaj de la vasta tero, ke ĉiu el ni aŭdu en la mallum' silenta flustriĝi sian penson per voĉo de mistero. Por ke la nokto, milda kaj bela, estu dia, la floroj kaj silento ne estos ja sufiĉe, nek la ĝarden' najbara kaj rozovepro ĝia, nek la kampar' dormanta sen bruoj, pacoriĉe: ĉar sola vi, Amoro, vi povas, se la korojn favore vi kunfandos en voluptan rivelon, aldoni sekreteme al ĉi perfektaj horoj ian profundan, revan kaj suverenan belon. |