Enkomputiligis Don HARLOW

La sekreto

de Henri de REGNIER

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 45-46


Atentu. Se vi volas varti pri mia Tristo,
ŝin ne demandu, kion sekretas ŝiaj ploroj,
aŭ kial la rigardon mallevas kun persisto
kaj fiksas ŝi longtempe sur la pavim' sen floroj.

Por distri ŝin je l' veo, silento kaj sufero,
elvoku el la muta, glacia forgesejo
nenian am-fantomon de orgojl' aŭ espero,
kies vizaĝ' nur estus la ombro de l' paseo.

Parolu pri la suno, kiu sur fontoj pendas,
pri la lumbrila maro kaj la arbar' obskura,
de kie al ĉielo subtera lun' ascendas,
pri ĉio ekvidata ĉe malfermiĝ' okula.

Diru al ŝi, ke rozojn printempo plu prodigas,
mallaŭte kaj gvidante per mildaj softaj paŝoj --
ĉar formo kaj odoro kaj belo de la aĵoj,
jen solaj rememoroj, kiuj ne dolorigas.