Enkomputiligis Don HARLOW

Sentenco

de Henri de REGNIER

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 45-46


Vera saĝulo, kiu sur la sablaĵ' konstruas,
sciante ĉion vana en la senlima tempo,
kaj eĉ la amon, ĉar ĝi tiel fuĝeme fluas
kiel ĉielkoloro aŭ blovo de printempo.

Tiel al si li faras, ĉe l' homoj kaj la aĵoj,
tiun indiferentan vizaĝon de trankvilo,
kiu rigardas flori kaj ŝrumpi rozajn aĝojn,
kiel ekbrilas, pompas kaj mortas ja lumilo.

Ĉar li ne vekekscitis per siaj pigraj fingroj
la flamojn de l' aŭroro aŭ fajrojn de l' subiro,
por tiu la vesperoj ne havas tristajn cindrojn,
kaj ĉiun tagon pasi li vidas sen sopiro.

Ĉe ĉio ŝanĝiĝanta kaj efemera ĉio,
ja kiel li, mi povus resti serene frida
kaj, se la flor' velkiĝas en la sezonvario,
pensi, ke ĉi destinon postulas sort' rigida.

Sed mi prefere lasas angoron -- min en strikto
teni, kaj koron ĝema kaj menson premi febra,
kun ploroj de bedaŭro, atendo kaj aflikto,
kaj de turment' obskura, neniel konsolebla,

ĉar nek sur la sablaĵo rozoj parfumaj pure,
nek 1a ĉielbeleco, nek mildo de printempo
satigas ĉi deziron, kiu min hantas dure,
ke ne vaniĝu ĉio en la senlima tempo.