Enkomputiligis Don HARLOW

La demando pri oficiala rekono de Lingvo Internacia, kiel Zamenhof vidis ĝin en 1910

de L. L. ZAMENHOF

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 41-44


El la oficiala parolado de Zamenhof antaŭ la Sesa Universala Kongreso en Washington, 1910, estis detranĉita longa parto rilata al la eventuala juĝado de Komitato, elektita de registaroj, pri la elekto de internacia lingvo. Ĉar tiu peco entenis multajn aludojn al la idista "Komitato de la Delegitaro", kaj ĉar la ĝenerala tiama politiko de la esperantaj gvidantoj estis ne reveki la dormantajn hundojn, Zamenhof, laŭ la konsiloj de C. Bourlet kaj de E. Mybs, forstrekis la paĝojn, kiujn ni publikigas ĉi tie, la unuan fojon.

(La N.L.R.)

... Ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas fariĝi internacia. Kelka esploro facile montros al ni, ke tian komitaton ni absolute ne bezonas timi, ĉar: 1) se ĝi agos prudente kaj singarde, ĝi neniel povas elekti alian vojon krom tiu, kiun ni iras jam tiel longe, kaj sekve ĝi nur alportos al ni grandan helpon; 2) se ĝi elektos alian vojon, ĝia elekto restos praktike absolute senvalora kaj sekve ne povos nin malhelpi. Ni rigardu efektive, kiel la komitato povos agi.

Ekzistas tri eblaĵoj:

La unua eblaĵo, kiu certe neniam povos okazi, sed kiun mi analizas nur pro plena ordo en mia rezonado, estas: la komitato konsistos el personoj facilanimaj, kiuj ne esploros serioze, kion la mondo povas akcepti kaj kion ĝi ne povas, sed, trotaksante sian obeotecon, simple akceptos ian lingvon, kiu estos lerte sugestiita al ili, ekzemple la lingvon persan. Kia estos la rezultato? Ĉu vi supozas, ke la tuta mondo tiam komencos lerni la lingvon persan? Certe neniu el vi tion supozos eĉ dum unu momento. Neniu el vi certe dubos, ke la mondo, ricevinte la decidon, ke ĝi devas lerni la lingvon persan, nur forte ridegos, la decido restos absolute sen ia valoro, ne sole por la indiferentuloj, sed eĉ por la plej varmegaj dezirantoj de lingvo internacia. Kaj la mokata kaj hontigita komitato el sia tuta laboro elportos por si nur la sekvantan instruon: se iu volas fari ian decidon por ia granda kvanto da homoj, li ne devas gvidi sin per siaj propraj deziroj, sed li devas tre zorge alkonformiĝi al la ekzistantaj faktoj kaj decidi nur tion, pri kio oni povas supozi, ke la atendantoj de la decido povos kaj volos ĝin akcepti. Sekve neniu el vi dubos, ke la decido de tia komitato neniom povus malhelpi nin en nia laborado.

La dua eblaĵo estas: la komitato konsistos el homoj seriozaj, sed teoriuloj. Ili eble diros: la lingvon de ia malgranda nacio ni ne povas elekti, ĉar neniu volos ĝin akcepti; sed ni elektu la lingvon de ia granda nacio. Kia do estos la rezultato? Miloj da perscnoj, ne apartenantaj al la privilegiita nacio, estos sufiĉe malegoistaj kaj akceptos la decidon, sed milionoj batalos kontraŭ ĝi per ĉiuj fortoj, ĉar tia decido donus al unu nacio tro grandan forton super ĉiuj aliaj nacioj. Sekve ankaŭ tia decido, farita teorie, sen konsiderado de la psikologio de la homaj amasoj, havos absolute nenian praktikan valoron kaj restos nur decido papera. Se la komitato elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, tiam neniu kontraŭbatalos, sed ... kio estos la rezultato? Nenio! Jam nun la lernantoj en ĉiuj gimnazioj de la mondo diligente studas la lingvon latinan dum multe da jaroj, kaj tamen neniu el ili povas libere ĝin uzi; kion do novan donos la decido de la komitato? Ĉio restos kiel antaŭe, la decido restos nur sur la papero kaj havos absolute nenian praktikan valoron, ĉar la decidintoj ne pripensis sufiĉe mature, kion ili faras, ne esploris sufiĉe atente la historion de la demando, ne alkonformiĝis al la ekzistantaj faktoj. Ankaŭ tia decido sekve faros nur plenan fiaskon.

Restas nun ankoraŭ la tria eblaĵo, la sola, kiu povos doni realan praktikan rezultaton, nome: la komitato, starigita de la registaroj, ne gvidos sin per siaj propraj deziroj, ne laboros pure teorie, sed esploros la decidotan demandon dum longa tempo, serioze, mature, ĉiuflanke kaj praktike. Tiam la komitatanoj konvinkiĝos, ke lingvon nacian la mondo neniam volus akcepti, ke lingvon mortintan la mondo neniam povus ellerni kaj uzi; sed samtempe ili vidus, ke ekzistas lingvoj artefaritaj, kiujn neniu kontraŭbatalus, kiujn ĉiu eĉ plej malklera homo povus tre facile ellerni kaj uzi. Kaj kiam ili konsekvence dediĉus sian tutan atenton al la lingvoj artefaritaj, ili baldaŭ vidus, ke ekzistas tre multaj lingvaj projektoj, sed nur unu sola lingva sistemo montriĝis vere vivipova, kreis potencan movadon kaj grandan literaturon, kaj faris tion ne per iaj nebelaj artifikoj, ne sub la falsa masko de iaj societoj kaj eminentuloj, ne sub la puŝado de iaj ambiciuloj, riĉuloj, novaĵamantoj aŭ kuniĝintaj malkontentuloj, sed ekskluzive per sia propra interna forto. La kaŭzojn de tiu apero, kiujn mi pro manko de tempo ne povas nun detale analizi, la komitatanoj esplorus atente, kaj -- kiaj ajn estus iliaj personaj gustoj -- ili vole ne vole devus veni al tiu sola konkludo, al kiu en la nuna tempo venis senescepte ĉiuj esplorantoj de la internacilingva problemo en la tuta mondo, ne sole la amikoj de Esperanto, sed eĉ ĉiuj ĝiaj malamikoj, nome: ke lingvo internacia povas esti nur aŭ Esperanto en ĝia nuna formo, aŭ io tre simila al Esperanto.

Estimataj aŭskultantoj! Se inter vi troviĝas personoj, kiuj ne konas la historion de la esperantista movado kaj scias nur, ke mi estas la iniciatinto de Esperanto, ili eble pensos: kian grandan memfidon li havas pri sia verko! Ne, sinjoroj! Mi tute ne apartenas al tiuj homoj, kiuj pensas, ke ilia verko estas la lasta vorto de perfekteco; mi eĉ konfesas al vi tute malkaŝe, ke, se la afero dependus ekzkluzive de mia volo, Esperanto havus tute alian aspekton, ol ĝi havas nun, tute aliajn principojn, ol tiuj, kiujn en la nuna tempo ĉiuj esplorantoj rigardas kiel la sole akcepteblajn. Se Esperanto havas tiajn principojn kaj ne aliajn, tio estas sekvo ne de mia volo aŭ gusto aŭ talento, sed de diversaj ordonantaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi, en la tempo de la kreado de la lingvo, post tre longa pripensado kaj eksperimentado, devis min humiligi.

Kiel mi jam diris, en la lastaj jaroj ĉiuj esplorantoj de la internacilingva problemo unuanime venis al la decido, ke lingvo internacia povas esti nur aŭ Esperanto mem, aŭ lingvo bazita sur la samaj gramatikaj kaj vortaraj principoj, kiel Esperanto. Nun ni revenu al nia supozo pri la komitato starigota de la registaroj por la solvo de la internacilingva problemo, kaj ni rigardu, kiaj povas esti la manieroj de agado de tiu komirato.

(En la sekvantaj partoj, jam publikigitaj -- O.V. pĝ 395-6 -- Z6menhof supozas, ke la komitato trovas necesaj ŝanĝojn. Kiel do ili agos?)

Prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro, ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur krimo kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko. Vane la komitatanoj, opiniante, ke ilia lingvo estas pli bona ol Esperanto, eble volus konsoli sin per diversaj sofismoj, ekzemple: "pli bona elpuŝas la malpli bonan"; elementa leĝo de la logiko diras: "en individua afero ĉiu eĉ plej malgranda plibonigo pligrandigas la valaron de la afero, sed en afero, kies tuta esenco estas bazita sur interkonsento, ĉiu eĉ plej granda plibonigo, ne farita interkonsente, nur ruinigas la valoron de la afero"; alia leĝo de la logiko diras: "en afero, kiu estas bazita ekskluzive sur interkonsento, kaj kiu estas jam uzata de tre grandaj homamasoj, ĉiu akceptas tion, kion akceptis la aliaj, kaj en tiaj aferoj pli bona povas elpuŝi malpli bonan nur tiam, se la diferenco inter ambaŭ estas kolose grandega, aŭ se tion devigas fari ia tre granda forto".

L.-L. Zamenhof.