Enkomputiligis Don HARLOW

Dimanĉo antaŭ Kristnasko

de Sen RODIN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 105-108


Västerbotten Decembro

La juna geparo alvenis en H. dimanĉon ĉirkaŭ tagmezo. Malsuprenirinte de la aŭtobuso ili ekpaŝis laŭ la ĉefa strato de la vilaĝo, flankita de duobla vico da nigraj dometoj. Tie ĉi kaj tie lumigitaj vitrinetoj flavigas la neĝon sur la strato. Dekstre, de super la tegmentoj elmontriĝas iu masto kaj nigraj koloj de la gruoj de l' haveno. La strato estas dezerta.

Unue ili iris viziti la preĝejon, gloron kaj orgojlon de la vilaĝanoj. Ĝi situas sur monteto tute ĉirkaŭita de grandaj karbamasoj, apud la kajo. Antaŭ la blanka konstruaĵo leviĝas masiva kvadrata turo, de kies pinto flirtas en la vento dupinta flageto. Ĉio estas el ligno. Ili eniris la vestiblon. La ĉefa enirpordo estis fermita, tial ili surpreniras al la Ĥorejo tra la spirala ŝtupareto.

La interno de la preĝejo estas blanka, la fendiĝintaj pilastroj subtenas la plafonon el nudaj traboj. La flava ebenaĵo el benkoj finiĝas antaŭ la altaro ĉirkaŭita de ronda balustrado. Kaj sur la katedro tronas la giganta Biblio kaj la Kruco el mahagono.

En la varmeto de la preĝejo ambaŭ sidas sur benko. La knabino flustras: "Ĉu plaĉas?" Li respondas per Kapsigno. Ili deziras vidi la orgenon kaj la amason da muzikfolioj orde kunigitaj kaj, jen, ili karesas la flavajn klavojn. Apud la plej dika tubo troviĝas, certe forgesitaj de la orgenisto, paro da pantofloj por la muzikludado. Ĉio estas tiom silenta kaj intima ĉi ene! Fine ili foriris por vidi la maron.

Blovis vento tiun tagon en H. Laŭ la kajo, apud la enfluejo de la rivero, akvo ŝprucas sur la grizajn ŝtonojn fenditajN de la dikaj reloj de L' gruo. La moveblaj arganoj krakas. Pli malproksime la havenmagazenoj etendiĝas ĝis la akvo -- tie la rivero mortas en unutona grizaĵo, kie maro kaj ĉielo miksiĝas.

Ili promenis laŭ la kajo, ŝi premiĝis al la knabo, kiu per brako ĉirkaŭis ŝiajn ŝultrojn. Ili laŭsekvis vojeton, kiu kurbiĝas dekstren, al la arbaro. Alveninte sub la unuajn pinojn la vento kvietiĝis.

La ĉielo estis preskaŭ noktenigra. Turniĝante al la maro oni vidas ties malsupran parton koloriĝi je nedifinebla blankaĵo, kiu larĝiĝas kiel franĝo sur la horizonto. La siluetoj de l' abioj balanciĝas ritme, nigraj ŝablonoj pentritaj sur la fono. Rekte supre vagas tra la ĉielo helaj flokoj de nubo kiuj ankoraŭ ricevas la sunlumon.

Fine ili alvenis al la hejmo de la parencoj. En la kuirejo oni sufokiĝis pro amoniaka (1) odoro.

La lumo briletas malvigle super la tablo blanka je faruno, ĉirkaŭ kiu du virinoj knedas la Kristnaskajn dolĉaĵojn. Post salutoj kaj bondeziroj la gejunuloj demetis la paltojn kaj restis solaj en la manĝoĉambro: ĝi iom post iom pleniĝis el la amoniaka fetoro, kiu jukis la gorĝon. La knabino de tempo al tempo interŝanĝis kelkajn vortojn kun la du parencinoj. Sur la sofo troviĝis gitaro, zorge demetita en la mezo de kuseno.

-- Jen gitaro, li diris mirigite. -- Kiu ludas gitaron?

Tuj venis el la kuirejo la juna virino, kaj fiere aŭdigis iun banalan akompanon por infana kanteto. Ricevinte gratulojn kaj esprimojn de miriĝo, ŝi reiris en la kuirejon. La knabino sidanta sur la sofo foliumis unu el la luksaj volumoj de Enciklopedio.

Pasis silente la minutoj, rompitaj de tempo al tempo de la murmuro de la knedado, el la kuirejo.

Je la horo de la kaftrinkado revenis hejmen la mastro, edzo de la gitaristino; li tuj komencis razi sin, kaj ĉirkaŭiris tra la ĉambroj kun viŝtuko pendanta de la kolo, kaj poteto en la mano.

-- Bone bone, -- li diris preterpase al la knabo, kiu mallaboreme pinĉis la kordojn de l' gitaro, kaj ili ambaŭ embarase ridetis.

La gastoj de la kaftrinkado alvenis je la 5-a.

La konversacio pene progresis inter embarasaj silentoj, ridetoj, frazoj, kiuj tuj mortis ĵus komencitaj. La dommastrino klopodis plivigligi la atmosferon prezentante la kafon, kaj la kuketojn sur pleto, kiu balance pasis de unu mano al la alia. Ĉiuj tenis elegante la taseton kaj sorbis la helan likvaĵon po glutetoj. La dommastrino flustras "mi petas" montrante al la pleto, kaj ili prenas kuketon per fingropintoj. La maljuna sinjorino en malnovtipa nigra robo elverŝas la lastan guton da kafo sur la telereton, kaj nun ŝajnas leki la randon.

Stelo el papero punktita per oraj pilketoj pendas de fenestro. Ene troviĝas lampo, kiu ĝin briligas kaj flavigas tiun angulon de la ĉambro. Sur la breto de l' alia fenestro stranga ludilo el brila latuno movita de l' varmo de tri kandeletoj turniĝas kviete, dum ĝiaj sonoriletoj tintas, tintas. Ĉi tie kaj tie de sur la mebloj bele montriĝas ruĝaj verdaj kandeloj, nanoj kun longa kapuĉo el marcipano, malnovaj anĝeloj el ligno kaj kartono, kun malfermitaj flugiloj. Ĉio estas preta por Kristnasko.

Iom post iom, ĉar la gastoj ne trovis komunajn argumentojn, pri kiuj paroli, la konversacio rompiĝis. La du viroj parolis pri sia laboro, poste pri sporto; la patrino kaj la knabino diskutis pri la malsanoj suferitaj de la infaneto: troviĝis sufiĉe da ili por plenigi medicinan terminaron. Siavice la dommastrino klopodis disvolvi muzikan konversacion kun la junulo. Sed ŝi ne estis kalkulinta sian ne-scion, tial je la unuaj nomoj de muzikverkistoj pompe de li prononcitaj, ŝi gapis, timiĝinte. Cetere, ŝi komencis nur ekde du semajnoj la kurson de gitaro organizitan de la loka Laborista Kleriga Asocio A.B.F. -- kurso, kiu akiris larĝan favoron inter la enuantaj sinjorinoj de la vilaĝo. Ŝi kaj la junulo baldaŭ rezignis pri strebo al pli bona interkono, kaj jen, nun ili kun malplena rigardo fiksas la okulojn sur la gitaro. Li pasigas la fingron sur la kordoj, tiam ŝi ridetas.

Post unu horo la gejunuloj decidis reveni hejmen. Surmetinte la pezajn paltojn kaj la peltoĉapegojn, ili salutis per ĝentila gesto, al kiu ĉiuj respondis per rideto kaj bondeziro. Forirante postsekvis ilin ĝis la kradaĵo la blovo de amoniako.

Jam noktas. La vento ĵetadas sur la vizaĝojn pluveton el glaciaj pilketoj, kiu subtile strias la flavajn haloojn de la kanaloj. La glacio knaras sub la botoj.

Je la aŭtobus-haltejo ili devis atendi kelkajn minutojn, tial ili rifuĝis sub la balkono de granda vendejo, kies antaŭa vando estas granda duobla plato el vitro. Ĉiuj lumoj interne brilas kaj reflektiĝas en la speguloj kaj en la glata planko kolosaj amasoj da varoj, arte aranĝitaj, kun siaj frapaj koloroj. Ĉiuj etaĝeroj estas malplenaj pro tiu Kristnaska ekspozicio.

Fine alvenas la aŭtobuso. Ili supreniras, la pordo fermiĝas, la maŝino malproksimiĝas kaj baldaŭ estas englutata de la nokta pinaro, kiel eta luma punkto.

Ilia festa dimanĉo finiĝis.


Piednoto

(1) Pli ĝuste lesiva (pro la lesiva fiŝo, sveda kristnaska manĝaĵo, stranga por eksterlandano kaj ne senodora).