Enkomputiligis Don HARLOW

Sub la fea arbo (parto)

de Sydney Goodsir SMITH

elskotigis W. AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 94-99


XIII.

i.

Mi trafis ŝin ĉe la Nigra Bovo
  (La Nigra Bovo el Norvegujo),
Se mi bone memoras, en Lejt-strato,
Malsupre ĉe la angulo kontraŭ
La Amuzejo kaj Monstraĵa Muzeo,
  La Hundvizaĝulo, Truo de l' Moneristoj
    Kaj simile.
Mi forgesas ŝian nomon, kaj kromnomon cetere --
Eble ĝi estis Dejrdre, Arjadne, Kaliope,
Gabi, Ĵaketa, Katerina, Sandra,
  Aŭ io; ekzotika, atendeble.
Peceto de tio,
  Kion niaj patroj plej maltaŭge
  Sed romantike nomis "Lanugo".
Hej, homoj! Ne multe Lanugaj
  Estas la putinoj de l' Fumurbo!
Duraj kiel ŝtono, la sama ŝtono,
El kiu konstruiĝis la nevenkebla urbo,
En kiu ili putras,
            Svarmante
Sur la aleoj kaj vojoj, skvaroj
Kaj korsoj publikaj
    -- La belulinoj!
        -- Sed al la historio.

ii.

Simie malsobra, mi, la poeta okulo
En bela frenezo ruliĝanta,
Ebria kiel fiŝo kun sep vostoj,
Purpura kiel Nero je rumo kaj biero,
    (Io! Io! Iakĥe! Iakĥe. Io!)
-- Sep noktojn kaj sep tagojn
    (Modera orgio finfine,
    Tre biblia, efektive)
La Poeto faris feston
    (Je tiu preciza fojo,
    Pri kiu ni nun rakontas
    Jen en l' arkivo por la profito
    De estontaj eventualaj kronikistoj)
Kun diversaj amikoj tra la dezerto
De tavernoj kaj baloj, bordeloj
liaj domoj de firenkontiĝo
En la antikva ĉefurbo.

-- Ha, ŝi estis bela bovineto!
Ĉiun moneron mian ŝi forprenis,
Glutis la tutekompletan tuton,
Laŭ la kutimo, konvena
Kaj kongrua kaj korekta,
Taŭga kaj laŭ la celo,
  Drinkante mem por atingi min,
  Kiu jam sep tagojn anticipis ŝin
    -- Pri kiu situacio
Oni ne malmulte fanfaronis siatempe
Ie kaj tie en la metropolo --
  Kaj mi mem drinkante por resobriĝi
Pro kaŭzoj tro memevidentaj,
Ke ili bezonu priskribon,
                Klarigon,
                    Aŭ alion.

Nu, ne longe daŭras tiu ludo
Kaj venis fine la horo,
Kiam la Tasportanto rifuzis
Doni pli da trinkaĵoj

-- Krude, mi memoras, kaj laŭ maniero
Al kiu mi ne kutimiĝis,
  Ne konvena al mia nobla spirito,
  Maniero netaŭga, nekorekta
  Por l' alparolo aŭ konversacio
  Kun Bardo kaj Poeto,
  Des malpli kun Magister Artium,

  -- Kiun rangon kaj situacion mi havas
  Sekve de kaj rezulte pro
  Senĉesa kaj obstinega
  Aplikiĝo al la botelo
  Dum periodo ne pli longa ol
  Kvar jaroj kaj ses monatoj
(La lastaj estis hiato aŭ cezuro
Kun la celo de ekziligo
Aŭ aldomigo "ĉe mia kampara bieno"):
  Ĉio ĉi estis sufiĉe klarigata
Al la Tasportanto tiuokaze --
  Dio mia, kia kverelego!
Oni supozus la homon ofendifa
  Profunde, plej mortige
    Kaj ĝis la koro.
Jes, kaj mi nomis lin Ganimedo,
  Pro kiu alparolo aŭ kromnomo
    Li koleriĝis.
"Kuru, Ganimedo!", mi diris,
  "Alportu kalikojn!"
                (Aŭ eble temis pri litroj)    -- Sed mi devias.
Rumo estis, mi jam memoras, rumo la trinkaĵo,
Rumo kaj barela biero.

                    -- Harakiri, efektive!

iii.

-- Ha, ŝi estis bela bovineto!
Deksesjara, eble deksepjara, ne pli,
La patrino kune, comme il faut
Pour les jeunes filles bien élevées.

  Drinkanta kiel balenaĉo, cetere!
Mametoj rondaj kaj rigidaj kaj plenaj
Kiel dolĉa Pomona en la oranĝhorto,
La kruroj estis longaj, sed ne tro, kaj grasetaj,
  Knabinaj kruroj,
Kun la dimensioj de Venuso --
  Dekokcola femuro de kokso ĝis genuo,
  Dekokcola suro de genuo ĝis maleolo
Kio estas la vera perfekteco kalkulita
De la Antikvuloj post necesa konsidero
De tio kaj alio,
                La veraj dimensioj
  De la Venuso de Mediĉi,
  La Afrodita Anadjomena
Kaj ĉiuj diinoj de granda antikveco --
  Tiaj estis la kruroj kaj femuroj
De Sandra la bovineto de l' malnova Nigra Bovo.
  Ŝiaj okuloj, kompreneble, senesprimaj,
Senemociaj kiel ŝtonoj, kiel la pecoj
De glaŭka vitraĵo troveblaj apudmare,
                -- Nostalgio! Ha, dolĉaj bedaŭroj! --
  Ŝia koloro estis tiu de deksesjaro,
La haŭto blanka kiel ĉasto de Diana
  En tiuj fikvartalaj naŭzaj malpuroj.
Sonu alarmo, sonu la tamburoj!
Balkluda-haloj sonoriĝu de festado!
La Princo manĝos ĉe Sankta Kruco ĉivespere!

iv.

Kamentuboj de la fuma urbo
Etendiĝas sube, kaj ĉirkaŭe
Ĉie, kien la rigard' atingas,
La flavaj kvadratoj de fenestroj
Lumigitaj de po nuda flava stelo
Palpebrumantaj, eks, jam lum' denove,
Lum', mallum' kaj lum' denove
Dum la plenplena foir' prosperas,
  La tuta urbo faras,
Ĉiuj lumoj ek-kaj-eks
  Ek kaj eks kaj ek denove
    En la duĉambraj,
      La unuĉambraj domoj,
        Montoj kaj deklivoj
  De l' apikaj landklifegoj,
Tutaj etaĝodomoj, distriktoj kaj graflandoj,
  Reĝlandoj kaj kompetentoj,
    Kontinentoj kaj imperioj
      Tute transdonitaj
Al la ludado!
Eh, homoj, kia multa koito!
Ombro de Knox, la sekskuniĝado!
  Mia bela Edinburgo,
    Maljuna Friponujo!
Sur la dorso sep noktojn en ĉiu semajno,
Per la pugoŝvito panon perlaborante.

-- Kaj arĝenta ĉasto de Diana
Moviĝis super la kamentuboj fumaj,
Konstruante fean urbon el gagato kaj eburo,
Kio estas nur nigriĝinfa ŝtono,
Kie Bothwell rajdis kaj Huntly
Kaj bela Montrose kaj la ceteraj
Kun silkaj sinjorinoj al la tombo.
  -- La hufoj fajreris arĝente je la vojo!
    Kaj mi mem karmezinvestita!

v.

Jen Sandra dormanta, kiel cervin' pafita
En noktmeza arbaro, etaj mamoj
Kiel lunetoj, lunpomoj rikoltitaj
  Ĉe la Insuloj de Juneco,
Ŝiaj junaj rektaj membroj:
Paradiza arĥipelago
Havanta diversajn golfojn, lagunojn,
Ebenaĵojn, strandojn kaj markolojn,
Insulojn, stretojn, duoninsulojn,
  Kie komercistoj, navigistoj,
  Odiseaj vaguloj, regantoj,
  Ribelintoj kaj kapitanoj,
Kaj tiaj fremdaj homoj facile utiligus
Malkarajn buntajn ŝtofojn kaj globetojn,
Strasojn, draton kaj briletajn najlojn
  Kaj tiaspecan senvaloraĵon
Je justa kaj ĝusta repago
Kontraŭ ĉiuj miraĵoj de la sudaj maroj .
Lirlantaj en viaj profunde perditaj golfetoj,
    -- Mia Helena, dolĉa kiel pomvino,
        Kiu prikakis la liton pro ekstazo!

Ah, belle nostalgie de la boue!

-- Sandra, princin' amata de volupta nokto,
    Kiu zonis la fiŝplenajn marojn
    De Lejto ĝis Honolulu,
Estrino de la blanka luno Kitereja,
    Prenu nun ĉi poetan tributon!
Senmorteco kronos vian kapon je laŭro,
    Magnolio, rosmareno, ruto!
Vi, kiu starigis neniujn demandojn,
  Demandis min pri nenio,
    Akceptis min kaj bonvenigis min
    Gasto de la domo, ne malpli;
Prenis ĉion doneblan
    (Kaj tio estis bagatelo),
Donis kion vi ne perdis --
    Belan kaj sekretan azilon
    Kaj korpan kontentigon
    Kaj molan konsoladon!
O Manon! Margarita! Kamila!
        Kaj eble sifilison --
                Eh, do!

Notoj

Io! Iakĥe! Krio de la Bakko-festoj (Hura, Bakko!)

Mogister Artium (laŭvorte: Majstro pri Artoj) universitata titolo, origine rajtiganta instruadi en la Universitato.

Comme il faut ... "Kiel decas pri la bone edukitaj fraŭlinoj."

stretoj: probable ĉi tie "mallarĝa pasejo inter du maroj" (angle Straits).

Ah, belle ... "Ha, bela nostalgio de la koto!"

O Manon ... Evidente Manona Lescout, la heroino de pastro Prevost, en la romano esperanten tradukita de Dro Vallienne.

(N. de la R.)