Enkomputiligis Don HARLOW |
Al mia kor' mi diris, al mia febla koro: Ĉu ne sufiĉas al vi la amatin' karesa? Kaj ĉu vi ne rimarkas, ke pro ŝanĝem' senĉesa perdiĝas per deziroj via feliĉtrezoro? Kaj ĝi respondis al mi: Al mi ja ne sufiĉas, al mi ja ne sufiĉas la amatin' karesa! Kaj ĉu vi ne rimarkas, ke pro ŝanĝem' senĉesa tre dolĉe la pasintaj plezuroj reĉarmiĝas? Al mia kor' mi diris, al mia febla koro: Ĉu ne sufiĉas al vi la larmoflu' ekscesa? Kaj ĉu vi ne rimarkas, ke pro ŝanĝem' senĉesa post ĉiu via paŝo vi trafas al doloro? Kaj ĝi respondis al mi: Al mi ja ne sufiĉas, al mi ja ne sufiĉas la larmoflu' ekscesa, kaj ĉu vi ne rimarkas, ke de l' sanĝem' senĉesa tre dolĉe la pasintaj ĉagrenoj ekĉarmiĝas? |