Enkomputiligis Don HARLOW

Zamenhofaj manuskriptoj en Jerusalemo (*)

de Ota GINZ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 81-83


En la jaro 1921, dum la dudektria U.K. en Praha; okazis kunveno, kiu traktis pri tutmonda organizo de hebreaj esperantistoj: TEHA. Partoprenis ĝin iuj el la hebreaj kongresanaj, inter ili ankaŭ s-ano Bernard Heller el la ĉeĥoslovaka urbo Litomerice. Tiu samideano korespondis pri la dirita projekto antaŭe ankaŭ kun L.L. Zamenhof kaj li prezentis al la kunvenintoj leterojn, kiujn Zamenhof skribis al li pri tiu afero. Mi memoras, ke ili koncernis hebreecon de Zamenhof, kaj ke tiu parolis en ili pri tio, kiel multe li pensis pri Hebreoj, kreante Esperanton. Estis temoj, tuŝitaj ankaŭ en iuj Z-aj leteroj, represitaj en la kolekto de Waringhien, sed kun pliaj interesaj detaloj.

Mi nenion scias pri la sorto de s-o Heller, nek pri la sorto de tiuj leteroj; sed mi trankviliĝis, aŭdinte aŭ leginte ie, ke tiuj leteroj kun aliaj gravaj manuskriptoj de Zamenhof, estas bone konservitaj en la biblioteko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Veninte en Israelon, mi konsideris unu el miaj taskoj esplori la staton de la afero. Nun, post du vizitoj al la Universitata Biblioteko mi povas raporti pri rezulto de mia serĉado, efike subtenita de s-ro Davan, administranto de la Manuskripta Fako.

Laŭ ĝisnuna konstato, tiu fako enhavas nur du malgrandajn esperantlingvajn manskribaĵojn de Zamenhof, plue du interesajn leterojn alilingvajn kaj du konatajn gravajn rusajn manuskriptojn:

1o Bildkarto: Paris, Tour Eiffel, vue prise du Trocadéro, adresita al Sofia Zamenhof, St. Svider, poŝta stampo 30-7-1905 Paris Départ.

Teksto: Karaj infanoj, Estante sur la turo de Eifel ni sendas de tie ĉi al vi kaj al ĉiuj niaj koran saluton. Ni tagmanĝis tie-ĉi kun la gesinjoroj Javal kaj multaj eminentaj gastoj.
  Via,
      L. Zamenhof.
Nun ni estas sur la turo de Eifel. La gesinjoroj Javal kaj la tuta familio estas tre afable por ni (1)

2o Simpla poŝtkarto kun surgluita poŝtmarko, adresita al Frau Sophie Wechsler, Lugos, Ungarn.

Dro L.L. Zamenhof
Varsovio
Str. Dzika nro 9

Teksto:
            14/XI 1913
Por plenumo de Via deziro mi bedaŭrinde ne povas helpi al Vi. Mi konsilas al Vi doni anoncon en la Moskvan gazeton "Ondo de Esperanto" (Adreso: Moskau, Ljubljanski projezd No 7).
  Via,
      Zamenhof.

3o Pollingva letero de la 3-a de majo 1905 el Varsovio, str. Dzika nro 9, al dro Maks Levite, agronomo en tiama Palestino, nevo de la Majstro (la patrino de L. estis fratino de s-ino Klara Zamenhof). Jen la traduko:

Kara Maks! Mi ricevis vian leteron de la 21-a de Aprilo kaj mi kore dankas pro la rememoro. Via penso per si mem estas bona, sed okazas tiom da diversaj kongresoj kaj konferencoj, ke ne estas eble okupi sin pri ĉiu el ili kaj cetere eĉ ne valoras. Ĉiuj tiuj kunvenoj sentas tre bone la neceson de internacia lingvo, sed neniu el ili ankoraŭ volus elpaŝi kun unu aktiva iniciato. Kun la tempo ĉio mem venos. Mi atendas multon de la internacia kongreso de la esperantistoj, kiu okazos komence de Aŭgusto en Boulogne-sur-Mer. Mi povas a1 vi doni la sekvantajn detalojn: 3-an kaj 4-an de Aŭgusto preparaj laboroj, 5, 6, 7-an ĉiuj plej gravaj aferoj, 8, 9, 10, 11, 12-an amuzoj, ekskursoj (al proksimaj lokoj en Belgujo kaj Anglujo). Karto kostas 3 frankojn (kun kongreslibro 5 frankojn). Pli multajn detalojn vi povas ricevi de s-ro A. Michaux, advokato en Boulogne-sur-Mer.

Korajn salutojn de mi, kiel same de la onklino, de Adamĉjo kaj Zofinjo.
        Via
            L. Zamenhof.

4o Letero en rusa lingvo, skribita en Varsovio, str. Dzika nro 9 la 30-an de septembro 1909 al d-ro Maks Levite. Traduko de la enhavo:

Miaj karaj! Mi ricevis vian novjaran saluton (2). Ni dankas kore pro la rememoro kaj de nia flanko ni sendas al vi ankaŭ plej sinceran bondeziron.

Nur en tiuj ĉi tagoj ni revenis de la Barcelona Kongreso. Malgraŭ la maltrankvila situacio en la lando kaj malgraŭ la revolucio, kiu antaŭe okazis en Barcelono mem, la kongreso estis tute sukcesa en ĉiuj rilatoj. Kiel la registaro, tiel ankaŭ la popolo esprimis al ni tre kore sian simpation kaj bonvenigis nin en plej afabla maniero. Ne atendante la telegramon de la kongreso, la reĝo mem unua el propra iniciato sendis telegramon al mia nomo kaj bonvenon por mi persone kaj por la kongreso. Post la kongreso la hispana registaro nomis min komandoro de la ordeno de Izabela la Katolika.

Post sessemajna foresto kolektiĝis amaso da laboro, tial mi ne skribas pli multon. Koran saluton de la al vi sindona
            L. Zamenhof.

La onklino estas nun tre okupita en la mastrumo kaj mi sendas koran saluton ankaŭ en ŝia nomo.
            L. Z.

Tiujn ĉi du leterojn transdonis al la Universitato s-o Ĥavkin en Jerusalemo.

La du ampleksaj ruslingvaj manuskriptoj estas la sekvantaj:

5o Traktato pri Hilelismo, 47 foliaj paĝoj. Aldonita estas hebrea klarigo de Boris Stavski, kiu transdonis la manuskripton en nomo de s-ino Klara Zamenhof al la Universitata Biblioteko en la jaro 1925.

6o Provo de ĝramatiko de novhebrea lingvo, 65 paĝoj (Leteroj de Zamenhof II; pĝ 245, nro 425: "Pri la gramatiko de la Jida").

Jen mia malgranda rikolto, kiu estas provizore kompleta. Restas eta espero, ke la nuna administranto de la Fako, kiu daŭrigas la laboron de ĝia morta fondinto Abraham Schwadron, faros novan trovon. Ni memorigu ĉe tiu okazo la nenaturan staton, ke la trezoroj de la Universitata Biblioteko en Jerusalemo garditaj en grandaj modernaj konstruaĵoj, apartenas ja al Israelo, sed troviĝas sur la teritorio de la araba ŝtato Jordanio.


Piednotoj

(*) La tekstoj estas publikigitaj kun la permeso de la "Kolekto Abraham Schwadron ĉe la Universitata Biblioteko en Jerusalemo".
(1) Rimarko de la kopiinto: Povas esti, ke la lastaj linioj -- Nun ni... por ni -- estas skribitaj per alia mano (s-ino Klara Zamenhof?) Ili ne estas tre bone legeblaj, mi ilin kopiis fidele laŭ mia plej bona kapablo.
(2) Temas pri la hebrea novjaro [Rimarko de la tradukinto).