Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Malgranda monografo pri la Esperantaj prepozicioj kaj 505 elektitaj poemoj el la Mannjoo-ŝuu de Kenji Ossaka

de K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 100-104


Kenji Ossaka: Malgranda Monografo pri la E-aj prepozicioj, 420 paĝoj. 505 elektitaj poemoj el la Mannjoo-ŝuu, 212 paĝoj. Tokio 1958.

Jen du belaj libroj; la duan eldonis la Japana E-a Instituto por la honoro de la 70-a datreveno de la naskiĝo de l' aŭtoro, kvazaŭ por premio de meritplena vivo grandparte dediĉita al Esperanto.

Pri la Monografo (mi preferus "Monografio" laŭ P.V.) mi ne povas multe paroli, ĉar la Nica ne estas diskutejo pri gramatikaĵoj. Mallonge do nur tiom, ke la libro estas tre uzebla, do rekomendebla al ĉiuj, malgraŭ ke la klarigoj estas japanlingvaj, ĉar la tre abundaj zamenhofaj ekzemploj parolas en si mem. Trastudinte la libron, oni fariĝos vera spertulo pri la prepozicioj; angloj, ekz-e, lernos de sur la paĝoj 83-86, kiel sin deteni de la tro- kaj misuzo de "preter"; diverslingvanoj sciiĝos pri la vera senco de "trans". Speciale interesaj estas la paĝoj 385-396 pri "je" kaj pri ties iompostioma anstataŭiĝo per aliaj prepozicioj en la zamenhofa lingvuzo. Bedaŭrinde, mi ne povas diskuti pri la komentoj, ĉar mi vidas ekz-e: disde, ekde, fare de, sed mi ne scias, ĉu la aŭtoro kondamnas aŭ rekomendas ilin. Tiaj lokoj, tamen, estas malmultaj. Certe: rezulto de granda, konscienca laboro kaj verko de evidenta utilo.

Ankaŭ la alia libro -- la poezia -- estas frukto de ne malpli fervora laboro, temis ja pri la transporto de pli ol duonmil poemoj en Esperanton. Kaj kvankam la poemoj plejparte estas tute mallongaj, tamen, en sia koncizo, ili prezentas (mi citu la aŭtoron) "intensan sentimenton, alteflugan spiriton, grandiozan scenon" kaj ĉi tion reprodukti, aŭ eĉ klopodi reprodukti, certe kostas neordinaran streĉon de forto. Krome, la aŭtoro, ĉar la tradukoj servos al ne japanoj, intencis konformiĝi al ties fremda al li gusto, do apliki versapartenaĵojn nekonatajn en lia gepatra lingvo: rimojn kaj ritmon. Antaŭ ol entrepreni la tradukon, li do devis fari paciencan kaj seriozan laborejan studon (certe el tia studo naskiĝis lia libro "La Esperanta Versfarado", pri kies ekzistes ĵus mi sciiĝis.

Pesinte ĉi tiun verkon, ni povas konstati ĝian konsiderindan valoron. En la enkonduko ni sciiĝas pri la prozodia karaktero de la japana lingvo, pri ia metriko de la japana poezio, pri la diversaj versformoj japanaj, do ni ricevas sufiĉe detalan japanan poetikon. Aparta ĉapitro okupiĝas pri la problemo, kiel traduki japanan poezion, la konkludon ni jam vidis: ritme kaj rime. La konstanta ripetado de trokeaj piedoj, laŭ la japana metriko, estigus laŭ la aŭtoro "enuigan senvariecon". La kriterio de la japana metriko estas dusilabado (ekz-e: noĉi/ no —/ koko-/ ro ni/huri-/sake/ mire/ba —/; kie "—" signas cezuron); pro la ignoro de tiu fakto insistas japanaj tradukantoj pri la 5- kaj 7-silabaj versoj. Iom malaprobe parolas la aŭtoro pri la alilandaj poetoj, kiuj provas kelkfoje "japaneskan" poemon: ili, laŭ li, devus kapti la esencon de la japana versarto anstataŭ imiti la silabnombron. La insisto pri la silabnombro -- li asertas -- kaŭzas tion, ke oni renkontas el la japana poezio tiom da tradukoj "tre malfacile kompreneblaj kaj enigmosimilaj". Mi revenos ankoraŭ al ĉi tiu punkto.

Post la enkondukaj sciindaĵoj pri la Mannjoo-ŝuu "Miriado da Foliaĵoj", ni ricevas veran abundon el la plej klasika periodo de la japana poezio (7.-8.- centjaroj). Se oni legas tiujn poemojn atente kaj kunlabore, oni ekkonas poet-individuojn certe interesajn en sia speco. El ili eble ĉe Hitomaro ni trovas plej pure la karakterizaĵon de la klasika japana poemo: eldiro de sento simpla sed sugestata kun peze penetra gravo aŭ interkroĉo de bildo aŭ okazaĵo kun sentimento tiel, ke tiuj -- ambaŭ pasemaj -- kune fariĝas iel eternvalidaj. Aŭ jen Ogura, kies specialaĵo estas la malluma flanko de la vivo (certe li estas la plej "sociala" el la poetoj); jen Akahito, majstro de naturbildoj teneraj kiel suspiro; Tabito, iom memoriganta pri Omar Kajjam per sia vinamo kaj skeptikismo; Jakamoĉi, kiu estas plej granda, kiam li pripentras la animstaton de soliĝinto.

Sed estus erarigi la leganton, se oni asertus, ke la tuta materialo estas fortesprima kaj grandefekta. Inter la 505, ni konfesu, troviĝas poemoj, antaŭ kiuj oni staras sen kompreno. Ne ilia senco restas kaŝita: ĝi estas eĉ tro evidenta, sed oni ne komprenas, kial poemo estus do iu tia tute ĉiutaga penso aŭ sento esprimita tiel simple kaj rekte. Ĉi tie oni puŝiĝas al ia mistero: en la originalaj poemoj devas enesti io, kio estas nereproduktita kaj eble eĉ estas nereproduktebla. Ĉiulingva poezio havas ja poemojn netradukeblajn en iun ajn alian lingvon, ĉar brilantajn nur per sia lingva beleco. Ĉu temas pri io tia en ĉi tiuj pecoj? Mi ne scias. Sed mi scias, ke tiaj pecoj estas danĝeraj: la tradukanto, naskinte la tradukon, ne rimarkas ties mankecon, ĉar li legas la tradukitajn vortojn, sed sentas dume la originalon. Tial do, precipe ĉe traduko el poezio de karaktero tiom diferenca disde la okcidentaj lingvoj, ŝajnus konsilinda akiri, se ne kunlaboranton, almenaŭ konsilanton tian, kies poezio kaj lingvo estas pli proksimaj al la Esperantaj.

Kaj eble ne estis tute ĝuste, ke la grandmerita aŭtoro tiel hermete forfermis sin de ĉia ekstera influo kaj ĉiun problemon klopodis solvi mem. Li ignoris, ke pluraj pli-malpli okcidentaj poetoj okupiĝis ne nur pri japaneskoj, sed ankaŭ pri traduko de japanaj poemoj, kaj, se pri la senco de la originaloj ili estis kompetentaj iom mizere, certe ili ne estis malbonaj orientantoj en tio, kian formon oni preferu por plaĉi al nejapanaj oreloj. Iom post iom ellaboriĝis la Esp-a tankaskemo: la originala silabnombro (5, 7, S, 7, 7,) kun sola rimo inter la dua kaj kvina versoj, kaj ordinare kun jamba komenco. Ĉi tiu versformo havas jam tian tradicion en Esp-o, ke Waringhien (Eseoj I. pĝ. 154.) klasas ĝin inter niajn "familiajn juvelojn". Strange, ke Ossaka silentas pri tio en la enkonduko: li povus almenaŭ kritiki tiun formon, se ĝi ne plaĉas al li. Por ekzemplo (ĉu necesa?) ni skribas ĉi tie en tia formo poemon de Ogura, verkitan post la morto de lia infaneto (ĝi mankas en la libro):

Tro eta mia,
li vojnescie vagos ...
Lin portu ŝultre,
kuriero de Transmondo,
por tio mi vin pagos!

Laŭ mia sento, tiu sola rimo plene sufiĉas. Vere, ke Waringhien (en loko citita) pretendas ian kunsonoron, almenaŭ agordon, inter la unua kaj tria versoj, sed lia pretendo estas nur "literaturhistoria", motivita per tio, ke de la "tanka" devenis la "hajku" tiamaniere, ke la du lastaj versoj estis ellasitaj, kaj en Esp-o rimas la unua kaj tria versoj de la "hajku":

Lag' forlasita ...
Ĉu plonĝis eble rano?
Plaŭdo subita.

Sed al la argumento de Waringhien mi trovis lastatempe refuton. Mi legis, ke la hajko ne devenis de la "tanka", kiel ties mallongiĝo, sed estas markoto de pramalnova "ĉen-poemo" (renga). Ossaka evidente pli kompetente povus juĝi pri ĉi tio.

Li tre emfazas la mallongon de la 31 silaboj kiel kaŭzon de la traduk-malsukcesoj. Tamen, -- li mem aplikas tiun striktan skemon en pli ol 30% de la tradukitaj poemoj, kaj en ne malmultaj li prenas ankoraŭ malpli da silaboj (28-30).

Laŭ mia opinio, ne la mallongo estas la plej granda malfacilaĵo; multe pli malhelpas la traduk-sukceson la troa rimado. Kaj ĝi ne nur ne estas necesa, sed ankaŭ ne dezirinda: en seriozaj poemoj tiuj multaj rimoj (kvar aŭ eĉ kvin en 31 silaboj) prezentas tro da ludemo; io tia taŭgas nur en ŝercaj aŭ porinfanaj versaĵoj. Multe pli grave estas, ke la rimvortoj estu vortoj signifaj, per kiuj esprimiĝas io kerna en la poemo, kiel en la citita poemo "vagos" (kiu estas ligita per aliteracio kun "vojnescie") kaj "pagos". Malgravaj vortoj kiel rimoj estas nur brelokoj, kaj oni uzas neeviteble tiajn, se oni devas rimigi ĉiun el la kvin versoj de la "tanka". Mi tute ne juĝas feliĉa trovaĵo tajli la tanka-skemon en kvar versojn, kiel tion plurfoje faras la tradukinto. Mi, kaj eble ankaŭ aliaj ne-japanoj, sentas la tanka-skemon agrable speciala, interese originala, dum la kvarversoj, precipe kun paraj rimoj, faras al ni efekton tro kutiman, trivialan, sengustan. Ekz-e la poemtraduko el Hitomaro:

Amata min, ho, mi diras,
se vi sincere min sopiras,
vin spegulu sur la lun'
leviĝnnta lume nun.

restas, pro la sensignifeco de la formo, nerimarkata de la plejmulto da legantoj, kvankam ĝi entenas belan senton: la sincera amo estas eble tiel potenca, ke la amanta persono povos sin montri al la amato respegulate en la luno. Certe la plej kernaj vortoj estas "amo" kaj "spegulo", aŭ "luno-spegulo". Ni metu la du unuajn kiel rimojn, kaj la "luno" estu emfazata per la triopo de aliteracioj troviĝanta jam en la supra traduko. Ni havos:

Se ni, amata,
sopiras min ambrule,
nun en la luno
ĵus lume leviĝinta
vin montru respegule.

Mi ne kredas, ke ĉe poemoj farataj ĉi-maniere oni povas paroli pri "enuiga senvarieco". Eĉ la nuda tankaskemo, tute sen rimoj, ne estas enuige senvaria, se per la zorge elektita meto de la vortoj oni esprimas la senton aŭ penson kun reliefa plastikeco. Kaj prefere tio, ol la brelekoj.

Sed tro multe mi babilas kaj diskutas, mi devas jam esprimi fine, ke mi ŝuldas grandan dankon al la kara fervorulo Ossaka, ĉar tiel multe kaj plezure mi povis ĝui japanajn poemojn, senti la parfumon de floroj tiel malproksimaj space kaj tempe. Kaj mi konfesu, ke ne sen kortuŝo mi rigardas komence de la libro la portreton de la aŭtoro, kun la amata Mannjoo-ŝuu en la mano, kun la artoplezura absorbiĝo sur la vizaĝo. Kaj li permesu, ankoraŭ unu fojon, ke mian emocion mi esprimu per "japaneska kanto":

Pri Ossaka-portreto en lia libro pri Mannjoo-ŝuu.

Ossaka dronas
en Mannjoo-ŝuu-legado
kaj malaperas:
lin kovras da susuraj
folioj miriado.