Enkomputiligis Don HARLOW

La sekreto

de Godfried BOMANS

elnederlandigis Betsy LEOPOLD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 108-110


Estis iam tri koboldoj. Ili kune vivis en kaverneto sub maljuna kaŝtanarbo. Tie estis tre intime. En ĝi staris kanapo, tiktakhorloĝo, kuirforneto, tablo kaj tri seĝetoj por sidi. En apuda ĉambreto staris tri litoj, same grandaj kiel cigarujoj, kaj tri litŝranketoj, same grandaj kiel alumetujoj.

Ili ankaŭ havis ĝardenetojn, kie ili kulturis leontodojn kaj lekantetojn, kaj ankaŭ kakteon, kiu pikis. La gruzo en la vojetoj estis hajle blanka, kaj multe pli malgranda ol alia gruzo. Ankaŭ la leontodoj kaj lekantetoj estis multe pli malgrandaj ol ie en la mondo, kaj en la kokinejo estis malgrandaj kokinoj, metantaj ovojn tiel grandajn kiel vitraj perloj. Ili havis ankaŭ nanajn kokinojn, sed la ovojn, kiujn ili metis, homo ne povis vidi. Nur koboldo povis diri: denove nankokina ovo estas metita.

La plej juna koboldo, kiu nomiĝis Jan, faris ĉion en la ĝardeno. Li rastis la gruzon, ŝirkolektis la florojn, kaj disĵetis la grenon por la kokinoj. Li ankaŭ kolektis la ovojn en korbeton, kaj, kiam foje kaŝtano estis falinta sur la kokinejon, li ĉarpentfermis la truon kaj dissegis la kaŝtanon. Li estis la plej vigla el la tri.

La dua nomiĝis Hans. Hans frotpurigis la domon kaj bakis patkukojn sur la forneto. Kelkfoje, kiam estis ies datreveno, li faris grifarunan pudingon. Cetere li scipovis nenion, sed la koboldoj estis tute kontentaj pri tio.

La tria faris nenion. Li estis la plej aĝa kaj fumis cigaretojn sur la kanapo. Kelkfoje li laŭtlegis el la libro. La libro havis la titolon: "Konsiloj por Enamiĝintoj", kaj Jan iam trovis ĝin, unu tagon en Oktobro. Li tuj komprenis, ke gravaj aferoj troviĝas en ĝi, kaj ĉiuvespere ili aŭskultis al la plej aĝa koboldo, kiu laŭtlegis paĝojn el ĝi. Finfine ili tute sciis ĝin parkere, sed ili nur ne povis kompreni, kio estas "enamiĝinto". Hans supozis, ke estas io por kuiri, kaj Jan kredis, ke estas io por enterigi. Sed la plej aĝa diris, ke estas tro malfacile por kompreni. Oni ne volu ĉion kompreni, li diris. Tiel ili vivadis feliĉaj kaj kontentaj.

Unu vesperon, kiam ili ree legis en la libro, oni ekfrapis la fenestron.

"Bonvolu?" kriis la plej aĝa koboldo.

"Mi perdis la vojon", diris voĉo, sonanta kiel sonorilo.

La plej aĝa koboldo metis sian barbon inter la paĝojn, kie li haltis, kaj diris: "Estas la vico de Jan por eliri".

Kaj Jan lumigis sian lanterneton kaj iris eksteren. "Mi tuj revenos", li diris.

Sed li ne revenis. Fariĝis la naŭa, kaj fariĝis la deka. Kaj kiam ree unu horo estis forpasinta, sonis la dekunua. La du aliaj koboldoj forte maltrankviliĝis.

"Se nur ne glano falis sur lian kapon", unu diris.

"Eble li puŝiĝis kontraŭ trunketo", diris la alia. Tiam ili silentis kaj atendis.

Finfine Jan revenis. Liaj okuloj brilis. Sed li silentis kaj diris nenion.

Nun ĉio ŝanĝiĝis. La kokinoj malpuriĝis, la leontodoj kreskis kontraŭ la fenestro, kaj la kakteo pligrandiĝis tiom, ke estis mallume en la ĉambro.

"Li estas malsana", diris la plej aĝa koboldo, "vi nur kolektu la ovojn. Mi rastos la gruzon kaj ŝirkolektos la florojn. Tio ja pliboniĝos."

Sed ne pliboniĝis. Ĉiam pli ofte Jan forrestis kaj finfine li ne plu revenis. Ili lasis staranta lian seĝeton, kaj ĉiutage ili metis lian telereton sur la tablon. Sed li estis for. Kaj li restis for. Kaj la plej aĝa koboldo laŭtlegis vespere el la libro, kiun ili sciis parkere. Sed ne estis kiel antaŭe. Kaj la plej aĝa koboldo malsaniĝis. Unu semajnon antaŭ Kristnasko li mortis. Hans enterigis lin en la ĝardeno kaj restis sola en la domo. Li bakis, balais, rastis, kaj legis en la libro, kiun li sciis parkere. Sed li ne estis kiel antaŭe. Kaj ankaŭ li malsaniĝis. Kaj ankaŭ li mortis.

Tiam la domo estis tute malplena. La libro kuŝis malfermita sur la tablo, kaj la araneoj teksis sian araneaĵon sur la tri teleroj. La tri litoj staris en la apuda ĉambreto kaj la horloĝo tiktakis kaj batis la horojn, la semajnojn kaj la monatojn.

Kaj post multaj monatoj la plej juna koboldo revenis. Li vokis tra la domo kaj interfrapis siajn manojn, sed estis neniu, kiu respondis.

Tiam li ekloĝis en la domon kun sia edzino kaj sia infano. Ili manĝis de la tri teleretoj kaj dormis en la tri litetoj. Kaj vespere la koboldo rakontis, kiel estis antaŭe. Sed en la libro li jam ne legis: li ja sciis ĝin parkere.