Enkomputiligis Don HARLOW

Madrigalo

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 p. 113


La parko lanĉas odon de odoroj
aprile ŝaŭmaj kvazaŭ por ni sole
min sorĉas la promesoj
de via strikta robo

La urbo pimpe pretas por noktumo
kun siaj perlaj kaj turkisaj
rubenaj kaj safiraj
juvelaj lumreklamoj

La luno grimpis ĉe la supro
de supla poplo por pli bone vidi
ke via nom', ho PIA, fore lumas
por Pakistan International Airlines