Enkomputiligis Don HARLOW

Pordoj

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 p. 113


Pordo aŭrora:
fonto akuta
inter la lipoj
piaj de l' nokto
fuĝe poguta

Pordo aprila:
verda lageto
kie insulas
velo trankvila
de ĉerizarbo

Pordo julia:
buŝa purpuro
ĵuro tenera
inter du mondoj
via kaj mia

Pordo decembra:
tra la silento
vate sentembra
dekdu fusiloj
jaron mortpafos.