Enkomputiligis Don HARLOW

Verdikto

de Sándor SZATHMÁRI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 84-89


Thyrene, la lyda sklavino, surtabligis bonodoran vinon, kiun alportis aŭdacaj phokaiaj ŝipistoj el la ĝardenoj de la malproksim-okcidenta Tartessos, de kie jam nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj de la Gades-a pordego, ĉe kies piedoj ondadas la ŝaŭmoj de la riverego Okeanos, ĉirkaŭfluantaj la Teron. Tie enmergiĝas la vespera Suno.

-- Je Heraklo! -- klaketis per sia lango la grasa tirano de la urbo Kroton. -- Kiu ĉi vinon trinkas, vere emas pensi, ke la fajra ĉaro de Apollo ripoziras vespere ne al la akvo de la Okeanos, sed al la vinkeloj de Tartessos.

Li trinkis kaj turniĝis al la skribisto:

-- Ensendu la Samos-anon.

-- Jes.

Kiam la invitito enpaŝis, la vizaĝoj malheliĝis.

-- Estu salutata, ho Korpulentos, la grandpotenculo -- tiu diris. -- Kial vi ordonis al mi alveni?

-- Estu salutata ankaŭ vi, ho Pythagoras, la samosana. Ni devas pritrakti bedaŭrindajn aferojn. Miaj fideluloj kaj bonamikoj, kiuj sidas ĉi tie, en la konsilaro, min sciigis pri tio, ke vi lasttempe dissemas erardoktrinojn en la korojn de la junularo.

-- Pri kio temas precize?

-- Pri iaspeca triangulo.

-- Ho! Ke la kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du katetoj?

-- Bone vi diris. Ĝuste pri tio.

-- Kaj kiu asertas, ke ĝi estas erara?

-- Ĉiuj ĉi tie, en la konsilaro.

La akuzito eltiris vakstabulon el sub sia vesto.

-- Atentu nur, ho Korpulentos -- li diris kaj komencis desegni. -- Ĉi tie, en ĉi triangulo mi desegnas vertikalon al la hipotenuzo ...

-- Vi demonstraciu al la fakscienculoj -- interrompis la alia. -- Ĉi tie estas la magistro de la Akademio, la grandscienchava Krethenes.

-- Aŭskultu do, Krethenes, la grandscienchava -- diris Pythagoras, alturniĝante. -- Tiu ĉi linio dividas la grandan triangulon al du, proporci-similaj trianguloj. El la proporcio de la flanklinioj sekvas, ke ...

-- Ne daŭrigu, mia amiko, -- respondis interrompe tiu. -- Mi bone konas viajn argumentojn.

-- Kial do vi tamen asertas ilin eraraj?

-- Ĉar eraraj ili estas!

-- Sed la dedukto ja pruvas la veron de mia tezo!

-- Haltu! -- interdiris Korpulentos. -- Se vi, Krethenes, konas la situacion, prezentu vian fakopinion.

La magistro ekstaris, malvolvis papiruson, kelkfoje solene ektusis, kaj laŭtlegis:

-- La opinio de la Akademio estas jena:

"La tezo de la samosana Pythagoras pri la rektangula trianglo ĝis nun estis pruvebla nur per geometria metodo; do ĝi estas tute abstrakta penso, kiu ne konformas al la praktika vivo. Liaj trianguloj estas nure imagitaj, liaj kalkuloj estas fremdaj al la ĉi-tieaj metodoj. El liaj doktrinoj montriĝas la influo de la samosa medio, la proksima persa atmosfero, kiu ĉi tie, en Suditalio, neniam povos enradikiĝi, do, kiel artefarita, fremda ideo konforma nek al la animo de la krotona popolo, nek al ties pensmaniero.

-- Ĉu ne estus eble -- demandis Korpulentos, -- akordigi lian tezon kun la tradicioj de nia popolo?

-- La tezo portas sur si la makulon de la persa spirito. Ĝi estas rigida kaj perfortita. Evidentiĝas, ke la suditaliaj rektangulaj trianguloj ne estas enstaligitaj en unusolan tezon simile al brutoj. Mi koncedas, ke ĝi eble taŭgus en iomete pli libera formo.

-- Kia estus tiu pli libera formo?

-- Ekzemple tia: "Troviĝas ankaŭ tiaj rektangulaj trianguloj, kiuj ..." ktp.

La akuzito ekridetis kaj interdiris:

-- Kiel vi povas postuli, ke mi malkonfesu la veron?

-- Vidu, ho Korpulentos -- diris Krethenes, -- lia obstineco estas senlima.

-- Mi dankas vian opinion -- diris Korpulentos. -- Mi petas la ĉefpastron de la templo de Dionysos, la eminentvirtan Hypokrites-on, prezenti sian fakopinion.

Hyprokrites ekstaris.

-- La akuzito fuŝmiksiĝis per siaj erardoktrinoj en la saĝajn ordonojn de Zeŭs kaj Apollo.

-- Kiel?

-- Unue, ĉar li jam antaŭ longa tempo intencis ekkoni nombrojn, kiuj estas neniam elkalkuleblaj. Eĉ li mem nomis ilin iracionalaj. Li intencis eldiri la neeldireblan, elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj. Li volis forŝteli la animon de la nombroj, por ke la kolero de Zeŭs katenu nin al la roko, simile al la ribelema Prometheŭs. Sed eĉ per tio ne elĉerpiĝis lia aŭdaco. Li asertis, ke la Tero estas globforma! Ĉu vi komprenas, amikoj? Globforma! Simile al putra pomo, kiun vendadas la kamparaninoj de la najbaraj vilaĝoj, apud la metapontion-a urbpordego. Do, la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj for de la pura altaro de Dionysos kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo.

-- Sed kiel? -- demandis la akuzito.

-- Ho, ne malkonfesu vi, perfida Pythageras! Bone mi scias, ke viaj disĉiploj jam de monatoj ne vizitas la sanktajn orgiojn de Bakkhos, sed ili aŭdace intermiksiĝas en la ordonojn de la dioj per siaj vakstabuloj. Eĉ pri tio mi informiĝis, ke vi intencis aliformigi la orbitojn de la steloj per via malbenita tezo, por provoki la koleron de la dioj kontraŭ ni.

-- Mi intencis la diajn ordonojn ne aliformigi, sed ekkoni, kiam mi kalkulis la orbitojn per mia tezo.

-- Povas esti, ke en la samos-a Hera templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj, sed ni, krotonanoj, pli bone ekkonas la volon de la dioj el la intestoj de la bovo kaj azeno. Kaj eksciu, ke la sanktajn aŭgurajn ritojn mi jam pastris ĝuste pri via tezo!

-- Nu, kaj -- alturniĝis scivoleme Korpulentos, -- kiel la dioj nin avizis?

-- En la intestoj ni trovis luzernon kaj kardon! Povas ĝin atesti ĉiuj piavivaj pastroj de Dionysos!

Murmuro de konsterniĝo eksonis el la ĉeestantaro.

-- Indulgon al nia kompatinda urbo! -- ekkriis Korpulentos. -- Prezentu oferojn al ĉiuj dioj, forturnigu la hajlon kaj peston de nia urbo kaj direktigu ilin kontraŭ la malbenita Syrakusai!

-- Kaj nun, -- li daŭrigis, -- rakontu vian opinion, ho Bestiales, mia bravkora strategos!

La strategos ekstarante frapĵetis sian glavon sur la tablon.

-- Ĉiam mi admonis vin, ho Korpulentos, la grandpotenculo -- li tondris, -- ke danĝere estas doni azilrajton al tiaspecaj vakstabulaj mizeruloj. La malbenita Syrakusai minacas eĉ nian estadon, ĝi forbruligos nian urbon, glavbuĉos niajn infanojn, se ni ne faros la saman pli frue al ili. Kaj ni tamen kapablas toleri, ke oni disputu pri iaspecaj, -- mi ne scias, kiaj -- anguloj, pri kiuj li eĉ asertas, ke ili estas rektaj, kvankam rekta povas esti nur bravulo, kiu havas rektan kaj bravan koron kaj nia urbo havis krom vi nur unu rektakoran filon, tiu estis Milon, la olympika pugnoĉampiono.

-- Mi dankas viajn vortojn, ho Bestiales. Kia estas via opinio, mia brava urbjuĝisto, Brutales?

-- Laŭ mia opinio, la samosa infekto pereigos nian urbon. Ni devas niajn junulojn eduki al bravaj hoplitoj kaj ĉarbatalantoj, ekzerci ilin en la lancĵeto, kaj ne estas permeseble renversi ia publikan ordon per tiaspecaj erardoktrinoj.

-- Kaj kion vi diras al ĉio ĉi, samosana Pythagoras?

-- La pruvon de mia tezo vi ĉiuj spertis per viaj propraj okuloj. Kial vi tamen nomas ĝin erardoktrino?

-- Ĉu vi aŭdacas apelacii al okuloj kaj spertoj, se la intestoj de la azeno manifestis la kontraŭon? Aŭ ĉu vi kuraĝas kontraŭdiri al ĉi tiaj eminentaj kaj saĝaj viroj? Sed vidu: mi tamen ne volas vian pereon. Finfine, iam vi tamen ĝuis nian gracon kaj favoron, kiam vi laŭtigis la eternvalidan verecon de la sanktaj orpheus-aj doktrinoj. Sed komprenu fine, ke vi ankaŭ devas fari koncedon pri via tezo.

-- Kio ĝi devus esti?

-- Vi forlasu almenaŭ unu kateton. El la du katetoj restos ankoraŭ unu por vi.

-- Tiu dependas ne de mi.

-- Kion do! Aŭ ĉu ne vi mem formulis vian tezon? Nu, same vi povas formuli ĝin aliforme.

-- Mi nur formulis la tezon, sed ĝin jam entenas la triangulo en si mem, do ĝi estas fiksa realaĵo, absoluta vero, kiun mi ne povas ŝanĝi.

-- Se ĝi estas realaĵo, la afero estas des pli danĝera, ĉar ĝia plaĉaspekta ŝajno estas kapabla ŝanceligi niajn honestajn civitanojn en sia kredo al la eternvalidaj diaj ordonoj. Forlasu vi unu kateton! Pripensu, ke la insulo Chios trifoje disidentis al la persa reĝo kaj samfoje repartiiĝis al la helena federacio.

-- Sed geometriisto devas sekvi nur la leĝojn de la matematiko.

-- La civitanoj de la urbo Kroton devas sekvi nur mian leĝon, kaj tiu estas por vi la ekziligo! Foriru!


Sur la vojo al Metapontion, Pythagoras-on akompanis nur Euristhetos. Jam videbliĝis la fruktoĝardenoj de Herakleia, kiam la disĉiplo ekparolis:

-- Majstro, iam vi instruis, ke ĉia saĝo manifestiĝas en la sanktaj orpheusaj doktrinoj. Ho Pythagoras, vi parolis multe pri la titanoj, kiel ili formanĝis Dionyson, la plej potencan filon de Zeŭs kaj Persephone. El li restis nur lia koro, el kiu Zeŭs kreis novan Dionyson, la titanojn mortfulmbatis kaj iliajn kadavrajn cindrojn disĵetis al la ventoj. Vi rakontis, ke ĉiu vivanta homo kaj besto ricevis eron el tiu cindro kaj ĝi estas la animo mem, kiu vagadas de individuo al individuo, ĉiam renaskiĝante post la morto en alia formo, laŭ la volo de Hermes kaj nur per la indulgo de Persephone ĝi povas alveni al la regno de Kronos, al la insulo de la Beatuloj. Vi proklamis la malpermeson de la viand- kaj fabmanĝado, vi malpermesis al ni porti lanan vestaĵon. Vi petis nin varbi al vi disĉiplojn, kiujn via plej bona amiko, Hypokrites, inicis laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bakkhos al adeptoj de la eternvalidaj veraĵoj.

-- Tiel okazis.

-- Poste vi kune kun Krethenes atakdisputis kontraŭ Hekataios, kiu asertis, ke la pinto de Olympos estas senpopola. La mitojn, kiujn prezentas migrantaj kantistoj en la gymnopaidioj, li deklaris imagitaj kreitaĵoj de revemaj fabelpoetoj, eĉ pli, li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn. Tiam vi kaj Krethenes defendis la eternvalidajn veraĵojn de la mitoj kaj tradicioj.

-- Ĉio ĉi estis tiel.

-- Ni bone rememoras eĉ viajn disputojn kun Xenophanes, kiam li primokante viajn orpheusajn doktrinojn, diris: "Se la bovoj havus manojn kaj povus modli, ili elfarus siajn diojn kun bovaj korpoj." Kaj ĉu ne estis Brutales, kiu tiam plenforte apogis vin por defendi la eternvalidajn veraĵojn de la misteroj?

-- Prave vi diris, Euristhetos. Kial vi mencias ĉion ĉi?

-- Mi ne komprenas, kial ili vin nun tamen ekziligis.

-- Ĉar ili havas eminentan menson kaj mi estas azeno.

-- Kiel tion kompreni?

-- Ili multe kredis al mi, kion ajn mi diris, kaj fine mi imagis, ke ili jam kredos ĉion. Mi fariĝis pli kaj pli aŭdaca.

-- Nu kaj?

-- Kaj fine mi asertis ankaŭ pri mia geometria tezo, ke ĝi estas eternvalida veraĵo, sed ili tuj malkovris, ke ĝi estas fakta veraĵo -- kaj vi vidis la sekvon ...

Noto

Krom la greka ortografio, sub kiu niaj legantoj facile rekonis Apolonon, Pitagoron, Orfeon, Dionizon, Bakkon ktp., eble kelkaj klarigoj estos bonvenaj: Pitagoro, el Samoso, instruis precipe en Granda Grekujo (Suditalujo), en la urboj Krotono kaj Metapontio. La gymnopedioj estis ĉiujaraj festoj en Sparto, kun dancoj de nudaj viroj kaj knaboj; la hoplitoj estis la peze armitaj soldatoj, kiujn komandis la strategos, la generalo (N. de la R.).