Enkomputiligis Don HARLOW

La vorto

de S. CARMIGGELT

elnederlandigis H. GROENDIJK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 111-112

El rakontaro "Ping-pong"

Ĉe iu registara instanco mi devis irpreni raporton, kiun sopiris jam dum longa tempo la redakcio de mia taggazeto. Post kiam mi erare eniris kvinon da ĉambroj, mi staris ĉe giĉeto malantaŭ kiu troviĝis ne malpli ol tridek personoj, vir- kaj inaj, en agemaj sintenoj.

"Jes, mi memoras, vi jam pli ofte petis la raporton, ĉu ne?", diris la oficisto, kiu respondis min. "Nu, ĝi estas preskaŭ preta. Ni nur devas ankoraŭ epibrumi ĝin. Do, kiam vi revenos sekvantfoje ..."

"Bone", mi diris kaj foriris.

Troviĝante tamen en la koridaro, mi pripensis: "Kion ja signifas la termino epibrumi?" Arĝentumi, parazitumi, pensiumi, pri tiuj mi iam antaŭe aŭdis, sed tiu ĉi estis por mi tute nova vorto. Enpense mi jam aŭdis la okazontan konversacion kun mia estro: "Jen vi estas, kie estas la raporto?" "Oni devas ankoraŭ epibrumi ĝin". "Kio estas tio?" "Mi tute ne scias." Estus tro malracie.

Kvankam estas malĝojige, tiel klare meti sian nescion en la taglumon, mi tamen returnis post mallonga interna batalo kaj denove eniris la ĉambregon. La tridek skribantaj personoj arope demetis la plumojn kaj afable rigardis min.

"Sinjoro, vi deziras?", demandis la oficisto.

"Mi ŝatus demandi", mi diris iom malfacile, "vi ĵus parolis pri epibrumi ... sendube estas tre stulte, sed kion ĝi signifas fakte?"

Aprobanta murmurado trairis la vicojn kaj ankaŭ la oficisto rigardis iom kortuŝite, kiam li kaptis mian manon kaj diris:

"Tio efektive estas tre eksterordinara momento, sinjoro."

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar vi demandas pri la signifo", diris la viro. "Sciu, ke ĝi signifas nenion. Estas nura vorto. Mi mem elpensis ĝin. Iun tagon antaŭ la giĉeto estis malĝentila viro, kiu volis rapidigi nin en afero, kiu bezonis maturiĝi dum kelke da tempo. Mi diris: "Sinjoro, vi tute pravas, sed bonvolu doni al ni ankoraŭ semajneton por epibrumi la aferon."

La vorto naskiĝis kvazaŭ aŭtomate el mia pleno. Kaj ĝi funkciis perfekte: la viro foriris konsolita.

Ekde tiu momento ĝi baldaŭ estis nemalhavebla. Ĉar en ĉiu pensebla situacio ĝi evidentiĝis taŭga. "Ne, sinjoro Frederiks ne ĉeestas. Li devas epibrumi dum la tuta tago". Tiam oni diris "O", kaj rezignaciis respektoplene. Estis efike doni al ne ensekretigito dokumentaron kun la ordono: "Bonvolu epibrumi ĝin", ĉar ĉiam la koncerna persono forrapidis kun la ujeto por pritrakti ĝin tiel, kiel ŝajnis al li plej konforme al la ensorĉanta vorto.

"Ni eĉ", rakontis la oficisto, "deponis sur la skribotablo de unu el la plej altrangaj estroj spongujon kun letero sur kiu estis enskribita: "Ĉu vi eble mem bonvolos epibrumi la aperturojn de tiu ĉi spongo?"

La sekvantan matenon evidentiĝis, ke la koncerna persono, doktoriĝinta intelektulo, estis subskribinta: "Mi ekzamenis la spongon kaj trovis ĝin en bona ordo." Singardemulo, vi jam rimarkis. Li kaŝis sian nescion, sed tamen ne lasis sin epibrumi."

Mi esprimis mian respekton por la filozofia fono de tiu ĉi entrepreno kaj jam estis ĉe la pordo, kiam la oficisto postvokis min: "Sinjoro ... ne pro io, sed mi elpensis tion ĉi kaj ... nu, ĉu mi ne povus havi ŝancon je premio, aŭ io tia?"

"Mi demandos", mi respondis.

"Kaj kiel mi ricevos la respondon?", li demandis avide.

"Nur atendu", mi diris. "Mi certe epibrumos vin".