Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭa saluto

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 121-122


La komenco de ĉi tiu jaro estis malĝojigita de la subita forpaso de du el niaj plej ŝatataj verkistoj, la svedo Stellan Engholm kaj la anglo K.R.C. Sturmer.

Engholm naskiĝis en 1899, karieris kiel instruisto kaj aktiviĝis en nia movado ĉ. 1927; Sturmer naskita en 1903, metiis kiel dent-teknikisto kaj efektive partoprenis la movadon ĉ. 1925. De tiam ambaŭ rapide diskonatiĝis sur la literatura kampo, kunlaboradis al la tiama centra organo de nia verkistaro, Literatura Mondo, kaj firmigis al si bone rekoneblan individuecon, cetere tre diversan unu de la alia: sed al ili ne mankis komunaj trajtoj: viva interesiĝo al la junularo kaj ĝiaj problemoj, kaj ankaŭ ia retiriĝemo antaŭ la vivo, ian inklinon apartiĝi disde la amaso kaj labori en sia anguleto -- se ne paroli pri la fizika simileco, ŝuldita verŝajne al ilia "vikinga" deveno.

Engholm debutis per novelo "Al Torento" (1930, ĉe Heroldo), kies sukceso estis sufiĉe granda, por ke ĝi estu reeldonita en 1934 (en Stockholm); intertempe (1932), li gajnis la romanpremion de Literatura Mondo per "Homoj sur la Tero", kiun lastatempe Stafeto intencis reeldoni, kun korektoj kaj modifoj de la aŭtoro; en 1934 Literatura Mondo eldonis de li alian "skizon": "Infanoj en Torento"; la dua parto de tiu romano aperis en 1939 en Stockholm; fine en 1946 aperis la lasta el liaj originalaj verkoj, "Vivo vokas". En ĉiuj tiuj rakontoj, oni trovas la samajn kvalitojn, ian "sobran realismon, profundsonan psikologion kaj puran stilon", kiel tre ĝuste iam skribis Totsche, kaj, ni devas aldoni, la saman mankon: iom tro da malvarmo, da senpasieco en la prezentado de siaj herooj. Krom la du grandaj tradukoj, "La legendo pri Gösta Berling" el Selma Lagerlöf, kaj "Per balono al la poluso" el Andrée, lia alia ĉefa donaco al nia literaturo estis la neforgesebla "Malgranda Revuo", kiun li redaktis kun admirinda dediĉiteco kaj memoferado de 1943 ĝis 1952. Tie ne nur li malkovris novajn talentojn, inter ili la poeto L.C. Deij kaj tiu juna filozofo, kiu baldaŭ famiĝis en alia rolo, Juan Régulo Pérez -- sed precipe li verkis mem multajn artikolojn, en kiuj li klarigis siajn moralajn kaj politikajn poziciojn, kaj en kiuj ni admiras lian modestan saĝecon, lian profundan amon al justeco kaj lian altan devosenton. Li lasas al ni la memoron de nobla koro kaj de purstila artisto, sufiĉe malofta kombino.

Sturmer impresis tute alie: lia pikanta kritikado, la provoka elekto de la temoj de siaj noveletoj tute ne celis edifi la publikon. Liaj unuaj verkoj aperis jen sub lia propra nomo: "Por recenzo" (1930), "Esperanto Literature" (angle, 1930), "Notlibro de praktika esperantisto" (1934, Literatura Mondo), jen sub la pseŭdonimo de Kenelm Robinson: "Se grenereto..." (1930), "Vol. II" (1931), "Homarisma laboro", unuaktaĵo (1931 ). Li cetere mem metis finon al la vivo de lia kunlaborinto per jena poŝtkarto: "Sinjoro K.R.C. Sturmer informas kun bedaŭro pri la morto de sia (tiele!) amiko Kenelm Robinson, 6-11-32" La ĉiam originalperspektivaj recenzoj, kaj ofte pike malmildaj, aperis precipe en la angla "International Language" kaj estis kolektitaj nur parte en "E. Literature"; la originalaĵoj estas serio da skizoj, vivplenaj sentkonfliktoj sub kvieta tavolo de la societaj konvencioj. Tre allogata de Andreo Gide, li direktis siajn esplorojn precipe al la seksa psikologio, kun prefero por la limigo de tiaj rilatoj al unu sola sekso. Sur la kampo de la kritiko, li havis kelkajn radikiĝintajn ideojn, kiuj igis lin nejusta kontraŭ tiuj, kiuj opiniis alie. "Mi trovas min amiko nur de kelkaj alilandanoj (li skribis al mi en 1937) havantaj firman piedon en nacia tradiciaro kaj kulturo. Ofte mi enamiĝis, sed neniam ekster Londono ..." Sufiĉis paroli pri sennaciismo, por hirtigi lin. Lia stilo, suka kaj vigla, bedaŭrinde ne evitis kelkajn anglismojn: sed ankaŭ tio estis en la logiko de lia penso.

Du lokoj malplenaj, en la jam ne tro dika falango de niaj prozistoj; du lokoj malfacile plenigotaj. Sed eble, kiu scias? iliaj sekvontoj estas jam inter ni ...

La Redakcio de L.N.L.R.