Enkomputiligis Don HARLOW |
Feliĉa homo, kiu atingis la havenon, kaj lasis post si la maron kaj la ŝtormojn, kaj sidas nun varme kaj trankvile en la bona urbdom-kelo en Bremen! Jen kiel ĉarme kaj konfidence la mond' speguliĝas en ronda glaso, kaj kiel la mikrokosmo ondanta subfluas sune en la koron soifan! Ĉion mi vidas en la glaso: malnovan kaj novan popolhistorion, turkojn kaj grekojn, Hegel kaj Gans, citronarbarojn kaj gardistar-paradojn, jen Berlin' kaj Schilda, Tunis' kaj Hamburg, sed antaŭ ĉio la bild' de l' amata: anĝelkapeto sur fon' de Rejn-vin-oro. Ho kiel, kiel bela vi, amata! Vi estas kiel rozo! Ne kiel la rozo de Ŝirazo, la Hafiz-kantata najtingalfianĉino, ne kiel la rozo de Ŝarono, la sankte ruĝa, profet-solenata; -- vi estas kiel la roz' en urbdomkelo en Bremen! Jen estas la rozo de l' rozoj, ju pli maljuna, des pli ĉarme floranta, kaj ĝia ĉiela aromo min igis beata, kaj entuziasma, kaj ebria, ke, se min ne tenus firme per hartufo la urbdomkelmastro el Bremen, mi renversiĝus. La brava homo! Ni sidis kune, kaj drinkis kiel fratoj. Ni parolis pri aliaj, sekretaj aferoj, ni suspiris kaj interbrakumis, kaj li konvertis min al la kredo de l' amo, kaj mi pardonis al ĉiuj malbonaj poetoj, kiel ankaŭ al mi mem estu pardonate. Mi ploris de pieco kaj fine malfermis sin al mi la pordoj de l' graco, kie la dek du apostoloj, la sanktaj barelegoj predikas silente kaj tamen kompreneble por ĉiuj popoloj. Jen estas la viroj! Modestaj ekstere, en lignaj kiteloj, sed interne pli belaj kaj brilaj ol ĉiuj fieraj levidoj de l' templo, kaj la trabantoj kaj korteganoj de Herodo -- mi diris ja ĉiam, ke ne inter homoj tute vulgaraj, sed en la plej bona societo vivis konstante la reĝo de l' ĉielo. Halleluja! kiel min ĉirkaŭspiras ĉarme la palmoj de Beth-El! Kiel odoras la mirtoj de Hebrono, kiel Jordano zumas, ŝanceliĝante de ĝojo! -- Ankaŭ mia senmorta anim' ŝanceliĝas, kaj mi ŝanĝeliĝas kun ĝi kaj, ŝanceliĝan, min portas supren ŝtupare al taglumo la brava urbdomkelmastro el Bremen. Vi, brava urbdomkelmastro el Bremen! Jen, vidu, sur la domtegmentoj sidas anĝeloj kaj ebrias kaj kantas; la arda suno supre estas nur ruĝa, ebriiĝinta nazo, la nazo de l' mondspirito, kaj ĉirkaŭ la ruĝa mondspiritnazo turniĝas la tuta ebria mondo. |