Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi kuŝis ĉe la randa de la ŝipo, rigardis revokule malsupren en la spegulklaran akvon, rigardis pli kaj pli profunden, ĝis la profundo de la mara fundo. Komence, kiel nebulo krepuska, sed ĉiam pli precizkolore montriĝis preĝej-kupoloj kaj turoj kaj fine, sunklare, tuta urbo antikva, nederlanda, vivplena de homoj. Seriozaj viroj, nigre mantelitaj kun blankaj kolruŝoj kaj honorĉenoj kaj longaj spadoj kaj longaj vizaĝoj paŝadis tra l' svarmanta foirplaco al la altetaĝa urbdomo, kie ŝtonaj imperiestrobildoj gardostaras kun sceptro kaj kun glavo. Proksime, antaŭ longaj domvicoj, kun spegule brilaj fenestroj kaj piramide pritonditaj tilioj, promenas junulinoj silksusuraj, gracitaliaj, kun florvizaĝoj dece cirkaŭfermitaj per nigraj kufetoj kaj elŝvelantaj orbukloj. Buntaj kompanoj, en hispana kostumo, preterparadas kaj kapsignas. Virinoj aĝaj, en brunaj eksmodaj vestoj, tenante kantlibron kaj rozarion, rapidas etpaŝe al la granda katedralo, urĝataj de sonoriloj kaj de muĝanta orgen-sono. Min mem ekkaptas la mistera febro de la lontana sonoro! Senlima sopiro, profunda melankolio ŝteliĝas en mian koron; al mi estas, kvazaŭ ĝiajn vundojn kisus apertaj la karaj lipoj, kaj tiuj ree sangus varmegajn ruĝajn gutojn, falantajn longe kaj lante sur domon malnovan tie sube en la profunda mar-urbo, sur malnovan altfrontonan domon, melankolie senhoman. Nur ĉe l' malsupra fenestro sidas knabino, per brako apogante la kapon, kiel povra, forgesita infano, kaj mi konas vin, povra, forgesita infano! Tiel profunde, marprofunde do vi kaŝas vin de mi el infana kaprico. Kaj suprenveni vi ne povas plu kaj sidas, fremda, inter homoj fremdaj jarcentojn longe, dum mi, kun animo ĉagrena, vin serĉas sur la tuta tero kaj serĉis ĉiam vin, vi ĉiam-amata, vi delonge perdita, vi fine retrovita -- mi vin retrovis kaj denove vidas vian vizaĝon dolĉan, la saĝajn fidelajn okulojn, kaj plu neniam volas vin forlasi. Kaj mi venos malsupren al vi kaj kun brakoj etenditaj mi ĵetas min malsupren al via koro. Sed min ankoraŭ ĝustatempe ekkaptis ĉe l' pied' la kapitano kaj min retiris de l' ŝiprando kaj kriis, grumble ridante: "Doktor', ĉu la diablo vin kaptis?" |