Enkomputiligis Don HARLOW

Markvieto

de Henri HEINE

elgermanigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 124-125


Markviet'. La suno ĵetas
siajn brilojn sur la akvon,
kaj la ŝip' en la juvelo
onda verdajn sulkojn tiras.

Ventrokuŝas kaj mallaŭte
ronkas la direktilisto,
ĉe la masto kaŭras peĉa
ŝipobub' kaj flikas velon.

Tra l' malpur' de liaj vangoj
ŝprucas ruĝ' la larĝa buŝo
triste tikas, la okuloj
belaj, grandaj gapas vee.

Ĉar la kapitano staras
tie kaj riproĉe damnas:
"He, fripono, vi haringon
ŝtelis al mi el barelo!"

Markviet'! Fiŝeto saĝa
nun emerĝas el la ondoj,
banas en la sun' kapeton,
gaje plaŭdas per vosteto.

Sed la mev' el la aero
pafas sin sur la fiŝeton,
kaj, kun la rabaĵ', rapida
suprensvingas sin en bluon.