Enkomputiligis Don HARLOW

Marsaluto

de Henri HEINE

elgermanigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 127-128


Thalatta, thalatta!
Saluton al vi, eterna maro!
Saluton al vi centmilfoje
el koro jubila,
kiel vin iam salutis
dekmil koroj grekaj,
malfeliĉvenkintaj, patrujnostalgiaj
mondfamaj koroj grekaj.

Luliĝis la akvoj,
luliĝis kaj muĝis,
la suno verŝis haste malsupren
la rozolumojn ludemajn,
la timigitaj mevosvarmoj
forflirtis kun laŭta krio,
ĉevaloj ekprancis, la ŝildoj ektintis,
kaj vaste sonoris triumfsignale:
"Thalatta, thalatta!"

Saluton al vi, eterna maro!
Kiel lingvo patruja vi zumas,
kaj kvazaŭ mia j infansonĝoj glimas
sur via luliĝa ond-imperio,
kaj ree rakontas malnova memoro
pri ĉiom da karaj, superbaj ludiloj,
pri ĉiom da brilegaj kristnaskdonacoj,
pri ĉiom da ruĝaj koralarboj,
orfiŝoj, perloj kaj buntaj konkoj,
kiujn vi plej sekrete gardas
malsupre en la klara kristaldomo.

Kiel mi konsumiĝis en fremdo dezerta!
Simile al velka floro
en lada skatolo de botanikisto
kuŝis la koro en mia brusto,
kaj ŝajnas, ke mi vintrolonge kuŝis
malsane, en malluma ĉambro,
kaj nun subite ĝin mi forlasis,
kaj kontraŭ mi brilas blindige
la smeralda printempo, la sun-revekita,
kaj susuras la blankfloraj arboj,
kaj la junaj floroj min alrigardas
per buntaj, parfumaj okuloj,
kaj ĉio odoras kaj zumas kaj spiras kaj ridas,
kaj kantas birdetoj en blua ĉielo:
"Thalatta, thalatta!"

Vi brava koro retiriĝanta!
Kiel ofte, kiel amare ofte
subpremis vin la nordaj barbarinoj,
ili el grandaj, triumfaj okuloj
pafis la sagojn bruligajn;
per vortoj inside ĝentilaj
minacis fendi al mi la bruston;
per kojnskribaj leteretoj al mi frakasis
la povran, narkotitan cerbon --
vane mi tenis la ŝildon kontraŭ ili,
la sagoj siblis, la batoj krakis,
kaj mi de l' nordaj barbarinoj
estis premita ĝis la maro --
kaj liber-spire mi salutas la maron,
la karan, savantan maron,
Thalatta, Thalatta!