Enkomputiligis Don HARLOW |
Aŭdis mi diron, ke du bravuloj kampe sin trafis renkonte solaj, Hodbrand kaj Hildebrand de malaj armeoj. Prenis armaĵojn patro kaj filo, kirasojn grizajn, glavojn alligis ĉe ringoj ŝtalaj je rajdo batalen. Parolis Hildebrand, homo pli aĝa, filo de Herbrand (kun haroj grizaj), pli vivosperta, kaj vortoŝpare pri lia patro petis informon, "aŭ vorte gvidu pri gento via. Se unu vi nomas mi nombros pliajn, bubo, reĝlandon de longe mi konas." Parolis Hodbrand, filo de Hildebrand: "Al mi en hejmo homoj veramaj, saĝaj, maljunaj la jenon diris, ke patro mia nomiĝis Hildebrand. Mi estas Hodbrand. De longe li fuĝis koleron de Otaker kun Teoderik kaj trupo nombra, li en lando lasis solaj edzinon salone, lulile bebon, priŝtelotaj post lia forrajdo. Poste bezonis patron mian tre Teoderik sen teno genta, li Otakeron koleris daŭre, plej karis el trupo al Teoderik, ĉiam ĉe fronto frapis unua, bravece famis ĉe fortaj viroj. Ne veras ke li ankoraŭ vivas." "Aŭdu la forta (diris Hildebrand) kaj fama dio, ke vi antaŭe kun tiel tuja parenco ne ja parolis, filo." De brako li prenis belajn ringojn, noblan oron, donitan de reĝo, de Hunoj reganto, "gardu por favoro." Parolis Hodbrand, filo de Hildebrand: "Nepras ke lanco donacon kaptu, pinton al pinto ... Vi ruzas, homo el Huna trupo, penas min trompi kaj piki volas, de longe maljuna, malicoplena. Al mi rakontis kelkaj ŝipanoj el trans la maro, ke morto lin trafis. Mortis Hildebrand, filo de Herbrand." Parolis Hildebrand, filo de Herbrand: "Klare mi vidas laŭ via teno, ke reĝon vi havas hejme karan, vin neniu venke forpelis." "Scias la Potenca, (diris Hildebrand) ke turas misoj! Tridek jarojn mi tiel vagis, elpelita eksterlanden, ĉiam lokita en arkistan vicon mi la vivon savis sen vundo mortiga. Nun filo kara forte min haku tranĉe per glavo aŭ mi tiel lin. Sen peno tamen vi povos venki maljunulon, se la mano fortas, per rabo poste vin rekompenci. Tiu malindas (diris Hildebrand) el trupo kunula, vin kiu barus sur vojo krima; hodiaŭ pretaj ni pruvon trovu pri kiu rajtas kirasojn porti, armaĵojn ambaŭ mastre posedi." Komence fortaj per flugaj lancoj batalis frape sur firmajn ŝildojn. Fendis armaĵojn furiozaj, blankajn ŝirmilojn breĉis kruele; hake mortigis ... ... |