Enkomputiligis Don HARLOW

Japaneskaj (1)

de G. E. MAURA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 134-135


    Rememor-hante
sidas sola en kupe',
    sola, plorante

    Pintas sunlango:
jam roziĝas de pudor'
    nubeta vango

    Fenestr' aperta
Rozpetaloj sur komod'
    Spegul' dezerta

    Trans nigraj frondoj
kaj babilo via, bru'
    de l' noktaj ondoj

    Parfuma brilo!
De septembro kantas ĝoj'
    en abelmilo

    Okulbrulumo:
ĉi knabinaj haroj, aj!
    el nokt', el lumo

    De noktaj febroj
laca, montras la kolĉik'
    malvajn palpebrojn

    Tra l' kurten-diso
kaptas ŝia rerigard'
    flirton de kiso

    Lunu aŭ sunu
en la urb' aŭ sur la plaĝ' --
    jam mankas unu

    La man' ne granda -
tamen ne forgesu ĝin,
    lepor' migranta!

    Miniaturo:
inter altaj herboj, ĉi
    larĝa lazuro

    Nin por sieĝo
sur plandumoj el kaŭĉuk'
    surprizis neĝo

    Griza tempio
Plu ne logas eĉ la ajl'
    Mizantropio

Piednoto

(1) Kvankam K. Kalocsay kaj G. Waringhien interpretis la hajkon per tri jambinaj versoj, mi kuraĝis provi alian formon: ŝajnis al mi, ke tiel delikata poemeto postulas iom pli da rafiniteco en la ritmo; tial al la du jambinaj versoj mi kontrastigis mezan katalektan kvartrokeon. Mi scivolas, kion opinios pri tio la amatoroj.