Enkomputiligis Don HARLOW |
Al samideano J. Régulo-Pérez.
Kandeloj altaj vice prizon-stangas; pensigas la altaro pri preta brul-ŝtiparo. Surkruce homsimila Kristo sangas. Latinan meson gurde muellangas neklera klerikaro; minacoj pri misfaro popol-mizeron kaŝe sublavangas. Vi kial baras al ni la ĉielon, ho Sankta Nochedumbre, kaj nin kondukas stumble tra nigraj vojoj, kie kovras helon de la Sinjora lumo aŭtodafea fumo? |