Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Infanoj de l' atombombo kaj La belan pacon de Senzi Yamaguti

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 146-147


Infanoj de l' atombombo. Alvokas geknaboj de Hiroŝimo. 2-a eldono de Japana Esperanta Librokooperativo. Kompilis D-ro A. Osada. Esp-igis Kansai Ligo de E-grupoj. 72 p. plus ilustraĵoj.

La belan pacon de Senzi Yamaguti. Trad. Ter. Isiguro. Eld. Ĵaŭda Rondo, Tokio. 32 p. Havebla ĉe Japana E-Instituto kontraŭ 2 internaciaj respond-kuponoj.

Ambaŭ broŝuroj estas samtemaj kaj samcelaj. La unua prezentas memoraĵojn de geknaboj el Hiroŝimo, vidintaj propraokule la tragedion de la unua atombombo, kiu forblovis 247.000 homajn vivojn kaj vundis 100.000.

La aŭtoro de la alia broŝuro estis mem grave vundita de la dua bombo, kiu falis sur Nagasaki, mortigante 73.000 personojn kaj vundante 75.000.

Tie ĉi tute ne temas pri literaturo. La nudaj faktoj simple rakontitaj de la travivintoj levas tian akuzon, ke ĉia komento superfluas. Se la leganto nur momente fermas la okulojn kaj penas imagi la minacon, kiu pendas super la homaro, li ne povos resti apatia spektanto.

Niaj japanaj samideanoj tradukis la verketojn al Esperanto por pli vaste diskonigi ilin, kaj atendas, ke ni tiujn publikigu nacilingve en niaj respektivaj landoj.