Enkomputiligis Don HARLOW |
La sekvanta letero, kies fota reprodukto estis al ni afable komunikita de Prof. E.A. Bokarev, estis direktita al R.A. Saĥarov, tiama redaktoro de la rusa gazeto "La Ondo de Esperanto", en kiu gazeto Zamenhof, por defendi sin fine kontraŭ la kalumnioj de la idistoj, fine publikigis, en Novembro 1913, longan leteron pri la vera historio de la "Delegitaro", kun cito de propra letero de Couturat (1). Tiu ĉi estis terure ekscitita de tiu neatendita rebato (jam kvin jarojn Zomenhof silentis), kaj sendis al Safiarov abundajn "rektifiki". Ĉar Saĥarov ne tuj publikigis ilin, Couturat sin turnis al Zamenhof.
4/III 1914
Karaj 5injoroj!
Post la publikigo de mia letero en la novembra numero de la "Ondo" mi ricevis de S-ro Couturat koleran kaj malĝentilan leteron (rekomenditan), en kiu li skribis, ke li sendis "Respondon" al la redakcio de la "Ondo"; sed ĉar li timas, ke la redakcio ne volas publikigi, tial li postulas, ke mi devigu Vin publikigi lian Respondon. Post paso de unu monato mi ricevis de li denove rekomenditan leteron, en kiu li (en maniero ankoraŭ pli malĝentila) sciigis min, ke li ricevis de Vi promeson, ke lia Respondo estos presita, sed ĝis nun Vi ĝin tamen ne presis; tial li denove ripetas sian postulon, ke mi Vin devigu, kaj li diras:
"Je vous te répète très sèrieusement, et pour la dernière fois: il ne s'agit plus de la loyauté de ce journal, mais de la vôtre, et je vous rappelle que votre conduite me dictera la mienne. Vous devez savoir par expérience que je fais tout ce que je dis, et que je ne recule jamais devant un devoir à accomplir ..." (2).
Kompreneble, ankaŭ ĉi tiun buban leteron mi lasis tute sen respondo.
Sed nun mi mem iom miras, ke malgraŭ Via promeso Vi ĝis nun ne publikigis lian respondon. Laŭ mia opinio ekzistas nenia malhelpo por publikigo de lia "reĝustigo", kiu ja absolute nenion reĝustigas. Tamen se Vi pro ia kaŭzo decidis ne presi lian "reĝustigon", mi petas Vin; ke Vi almenaŭ volu sciigi al li la kaŭzon de Via decido, por ke li laŭ sia maniero ne pensu, ke mi "malpermesis" al Vi publikigi lian artikolon.
Via
L. Zamenhof.