Enkomputiligis Don HARLOW

Anjo

de Godfried BOMANS

elnederlandigis (el "Sprookjes") Betsy LEOPOLD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 190-192


Sur la duontegmento super la kuirejo kuŝis ovo. Ho! kia malgranda oveto ĝi estis! Ĝi estis multe pli malgranda ol pinglokapo, kaj neniu krom fabelrakontisto povus vidi ĝin. Sed feliĉe la fabelrakontisto ekvidis ĝin. Li serĉis siajn okulvitrojn; ĝuste tiam la oveto malfermiĝis kaj Anjo elvenis. Ŝi iris trans la dekstran el la okulvitroj kaj rigardis sin en spegulo.

"Ho, ĉu tio estas mi?" ŝi kriis surprizite, "ĉarmega!"

Jes, ŝi estis efemero. Anjo profunde enspiris kaj fiksrigardis la turon de la preĝejo en Blerick; estis la oka matene.

"Tio ĉi estas grandvalora tago", murmuris Anjo, "hodiaŭ mi devos grandiĝi, fianĉiniĝi, edziniĝi, naski idojn kaj morti. Hodiaŭvespere je la oka ĉio devos esti okazinta. Mi ja sentas min iomete senkuraĝa, pro tiom da okazontaĵoj. Sed kiu ne riskas, tiu ne havas!"

Ŝi disfaldis la flugilojn, kaj ŝvebis kuraĝe trans la sunhorloĝon. Tie ŝi renkontis honestan sinjoron, nomatan Simon Oppentroodt. Li estis iomete aĝa, certe duontaga, sed li estis bone konservita, jes, Anjo trovis lin absolute bonaspekta. Kaj li estis tiel diskreta!

"Ho, fraŭlino ..." li nur diris.

Anjo ruĝiĝis.

"Mi ĵus naskiĝis", ŝi diris.

"Nu, nu!" li rediris senpacience, "ni ne forbabilu nian tempon, fraŭlino. Ĉu jes aŭ ne?"

"Jes", flustris Anjeto.

Ili rapide ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj iom promenis inter la endivioj.

"Ĉu tio ĉi do estas la geedziĝo?" Anjo demandis timeme.

"Jes, ĉi tio ĝi estas", respondis Simon.

Ankaŭ li ĵetis rigardon sur la turon de Blerick.

"Estas nun la naŭa kaj duono", li diris.

Li paliĝis kaj kisis Anjon. Post tio li ekkuŝis dorse, la piedoj supren. Li estis mortinta.

Anjo estis pli surprizita ol malĝoja. Prefere ŝi estus kaŝinta sian vizaĝeton en la sablon kaj ploreginta, sed tio ne estas deca por mezaĝa virino. Ĉar tia estis Anjo nun. Ŝi estis iomete kreskinta kaj akiris pli larĝan komprenon pri la vivo. Ŝi staris kaj meditis pri tio, kiam ŝiaj fratetoj preterpasis; naskiĝintaj en la ombro, ili venis en la mondon iomete pli malfrue. Anjo restis iom malproksime, rigardante la eloviĝon de la aliaj muŝetoj. Ŝi sentis sin en kompleza humoro, ja supersata.

"La vivo," ŝi diris, "la vivo, karaj gejunuloj, estas rapida elreviĝo. Rapideco! Rapideco! Jen ĉio, kion oni postulas."

Sed la malgrandaj efemeroj eĉ ne respondis. Ili disfaldis la flugiletojn kaj flugis vertikale al la suno. Nun ankaŭ Anjo kuraĝiĝis. Ŝi eksaltis kaj flugis trans la kolombejon; tie ŝi renkontis sian duan edzon. Ilia konatiĝo estis pozitiva; poezio estas ridinda en tiu aĝo.

"Ĉu vi iam edziniĝis?"

"Jes", respondis Anjo, estis tre deca edziĝo. Sed li mortis. Estis antaŭ longe."

"Bone. Ĉu vi deziras duan edziĝon?"

"Kun kiu?" demandis Anjo.

"Kun mi."

"Ho, jes," diris Anjo. Per tio ili estis geedzoj. Ne, pli mallonge ne estas eble. Kaj tamen ĉi tio estas longa amindumo por efemero.

Ĉu la geedzoj estis feliĉaj? Ne. Ŝi supozis, ke li partoprenas en fikomerco pri formikovoj. Sed mankis la pruvoj. Tamen oni surprizis lin, kiam li kontrabandis peceton da ĉevalsterko kaj oni ekzilis lin. La leĝo estas severa, Anjo ne malĝojis; ŝi demetis kelkajn centojn da ovoj en la kalikon de primolo kaj poste lasis sin flosi sur la vento. Pli kaj pli supren ŝi iris. Estis tiel agrablege, tiu senzorga flosado ... Subite Anjo sentis sin laca, terure laca. Rapide ŝi disfaldis la flugilojn kaj malsupreniris. Ĉu tio ĉi estus la fino? La larmoj plenigis ŝiajn okulojn; ŝi trinkis iom da akvo el brasikfolio kaj dum momento ekdormis.

Kiam ŝi vekiĝis, la suno estis ruĝa kaj melankolia. Kaj ĉiuj objektoj en la ĝardeno estis silentintaj kaj maljuniĝintaj. Ankaŭ Anjo estis maljunulino. Ŝi iris malrapide tien kaj reen sur la brasikfolio kaj poste eksidis sur la rando. De ĉi tie ŝi povis vidi la subirantan sunon. Anjo ĝemis kaj rigardadis trans la folirandon malsupren, al la vivo sub ŝi. Limaketoj, skarabetoj, ĉiaj bestetoj preterrapidis, hejmen. Estis falado kaj ekstarado, grimpado kaj malleviĝado, interpremado kaj moviĝado.

Nur Anjo ne moviĝis. Ŝi estis mortinta.