Enkomputiligis Don HARLOW |
Junulo, kiu deziras fariĝi marsoldato, prezentas sin ĉe la rekrutrevizio. La kuracisto zorge esploras liajn dentojn, la amplekson de liaj pulmoj, liajn plandumojn; poste, li demandas:
-- Ĉu vi scias naĝi?
-- Kial? respondas la rekrutoto surprizita. Ĉu vi ne havas ŝipojn?