Enkomputiligis Don HARLOW

Aprila

de Jiři KOŘÍNEK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 185


Kaŝludon ludas suno kun la nub'
kaj kiel tria vento kunpetolas,
ke ŝvelpufiĝas la knabina jup',
ĉapel' sur kapo ne plu resti volas.

Ĉiel' serena pretas tuj por duŝ',
kun la natur' eĉ homa kor' kapricas,
ekruĝas tente junulina buŝ'
kaj bebĉaretoj en la park' oficas.

Ornamas jakon verda park-razen'
per poluritaj leontod-butonoj,
al maj' siringoj ŝosas por bonven'
kaj nin persvadi provas birdgaskonoj.

Oron proponas al ni forsiti',
la firmament' freŝpentris sian bluon,
kaj plivigliĝas peka kor' en ni
dum vent' malkrovis ĵus knabingenuon.