Enkomputiligis Don HARLOW

Brakhorloĝo

de Sandor SZATHMARI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 186-187


-- Tre volonte -- diris mia kolego. Li suprentiris la manikon sur sia dekstra brako kaj ĵetis rigardon al sia artiko.

-- Sed -- li daŭrigis -- mi havas iom da laboro. Mi diktos leteron, subskribigos ĝin per la direktoro kaj poste mi estos je via dispono.

-- Bone -- mi respondis. -- Kiam mi povas reveni?

Li denove suprentiris sian manikon, rigardĵetis al sia artiko kaj diris: -- Ĉirkaŭ post duonhoro.


Mi diris artikon. La skrupulema leganto eble konsideras ĝin eraro, aŭ poezia metaforo, nur eble riproĉmiene kapbalancas: kial diri artikon anstataŭ brakhorloĝo, en prozo?

Mi devas deklari, ke mi nek eraris, nek emis flugilumi al parnasaj regionoj. Fakte, mia kolego suprentiris sian manikon kaj ekrigardis plejbonŝance sian artikon. Aŭ nenion.

Ĉar kial ekrigardi brakhorloĝon por konstati, ke li havas ankoraŭ laboron kaj tiu laboro daŭros duonhoron? De horloĝo oni povas deciferi nur la estantan tempmomenton kaj ne la laboron kaj ĝian daŭron.

Ne, mi ne eraras. Por la brakhorloĝposedanto la artik-ekrigardo estas tute sencela, aŭtomata reflekso. Simile al tio, ke la tramgvidisto muelante kafon foje-foje pugnofrapas la tablon aŭ, ke la ŝipisto promenadas sur la urba asfalto per disetenditaj piedoj. La diferenco estas nur, ke la promenado plejofte havas celon, sed la artikrigardo plejofte ne.

Ĉar okazis, ke mi demandis mian kolegon, kiam okazos la konferenco.

-- Morgaŭ, antaŭtagmeze, je la deka -- li respondis. Sed ankaŭ tiun deklaron antaŭis la maniksuprentiro kaj artikrigardo ... Sen tio li ne povus komuniki, kiam okazis la sieĝo de la Bastille, kiom da tagoj faras unu jaron kaj kiom da metroj alta estas la Monto Blanka.

Kaj tio ne estas la eco nur de mia kolego, sed ĝi estas ĝenerala reflekso, apartenanta al la brakhorloĝo. La brakhorloĝulo devas de tempo al tempo ekrigardi sian artikon, de sur ĝi li kolektas siajn spiritajn bezonaĵojn, de sia naskiĝdato ĝis la salodenso de la marakvo. De sia artiko li deciferas la ekirtempon de la vagonaro, la akvonivelon de la Danubo, la valoron de la dolaro. Li petas konsilon de sia artiko en juraj aferoj, por la solvo de la krucenigmo kaj por elektado de koltuko. Li demandas sian artikon, ĉu li surmetu surtuton, ĉu li veturu per aŭtobuso, ĉu li aĉetu la ŝtrumpon al la karulino, aŭ ĉu indas aĉeti la viditan libron. Li, per manikprenanta mano, petas trambileton, abdikas la inviton, tiele li decidas, ĉu li trinku vinon kun sodakvo aŭ espreso-kafon, tiele li diras opinion pri la filmo, tiele li ĵuras amon kaj tiele li faras testamenton.

Foje mi renkontis mian, delonge ne viditan brakhorloĝposedantan amikon. Post la reciprokaj ĝojsalutoj mi petis lin viziti min por iom da babilado.

Post artikrigardo li deklaris, ke li havas urĝan farindaĵon, kiun li devas aranĝi, sed li promesis viziti min kaj tio okazos ... (artikrigardo) venontsemajne.

Li vere vizitis min. Post multaj aliaj temoj mi ekmenciis lian faman, valoran brakhorloĝon, kiu havis vekan aparaton, daŭromezurilon kaj montrilon pri la stato de la Luno. Li malĝoje mansvingis:

-- Antaŭ du jaroj mi urĝe bezonis monon kaj mi devis ĝin vendi.

-- Kiel?! Do, ĉu vi nun ne havas brakhorloĝon?

-- Jam delonge. De tiam mi uzas tiun malnovegan terpomaĉon.

Kaj el sia cigarpoŝo li eltiris grandegan Doxa poŝhorloĝon, kiom grandan portis antaŭ kvindek jaroj la fervojistoj. Ekrigardante ĝin, li ekkriis:

-- Ho, jam estas la sepa horo!

Li remetis ĝin kaj post artikrigardo deklaris, ke li bedaŭrinde havas teatrobileton kaj li jam devas foriri. Li ekstaris, afable adiaŭis, petante, ke sekvontfoje mi vizitu lin sed ... (artikrigardo) plejeble rapide.