Enkomputiligis Don HARLOW

Vespero en boato

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 189


Ho kiom povas daŭri
ĉi longa sunsubiro?
Animo mia tremas en demando.
Adiaŭ, sun' de l' mondo
hezite karesanta
sur pala mar-surfaco la boaton
perdiĝintan en ĝia senmezuro,
la boateton blankan en lazuro:
entenas ĝi la tutan
amon de tri estaĵoj
feliĉaj esti kune,
almenaŭ kiom daŭros vesperiĝo.
Sub ĝia ruĝa kilo,
mutas netravidebla profundaĵo,
embuskas nokto el akvo senluma.
Kaj ni, triopa kuno,
senvorte ni lulataj
en milda sorĉo de la lasta suno:
unu el ni infanan ĝojon havas;
dua, mordadon surdan de l' malsano;
kaj mi torturan konscion senhelpan,
ke ankaŭ tiu ĉi longa krepusko
baldaŭ finiĝos.