Enkomputiligis Don HARLOW

La verda torĉo

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 188


Tra ĉieloj fajrantaj,
tra maltrankvilaj maroj,
tra filiko-arbaroj
gigantaj,
el rideto de freŝa mondo nova
venis la verda torĉo,
sorĉo
mistera,
promes' espera
de viv' estonta,
de unu al alia kreitaĵo
ĝis vi, infano.
Vi, en kies rigardo
brilas la pala oro
de malfrua somero,
ho, vi, glora portanto
de l' verda torĉo lumiganta vivojn
dum stafetad' eterna,
resumas en vi
finiĝintajn epokojn,
naŭtilojn kaj likenojn,
kaj varmajn lafo-rokojn,
kaj glaciar-ebenojn;
centrigas en vi
la prasimplecon kaj stelajn estontojn,
kiam el ruinar' de l' putra mondo
ankoraŭfoje
saviĝos,
semo por novaj vivoj,
l' eterna verda torĉo
sur sablo-eron de nova planedo.