Enkomputiligis Don HARLOW

Inkubo

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 182-184


Al Fraŭlino Marjorie Boulton

Tre malproksime de la urbo mi loĝas, eĉ ne en vilaĝo, sed meze de dezerta, vasta sovaĝejo, kiun ignoras ĉiu deca vojo. Somere, la loko havas apartan ĉarmon, kaj multaj amikoj kutimas veni dimanĉe al mia hejmo por ĝui kompletan, pratempan ripozon dum la tuta tago. Sed vintre, ni estas sieĝataj de neĝo pli obstina ol la konvinko de dek Blinkenbergoj. Tial, se vi iam intencos min favori per kristnaska vizito, komplezu min averti sufiĉe frue, por ke mi venu renkonte al vi kaj vin akompanu sekura ĝis mia kabano. Kelkfoje personoj ne sufiĉe spertaj aŭ antaŭvidemaj perdiĝis en la neĝo, kaj nur printempe oni malkovris la skeletojn sur la kampo. Kiam la polico venis por enketi, mi aspektis kvazaŭ homo, kiu konscience plenumis la murdon, sed tute ne sciis, kion fari el la kadavro. Vere embarasa situacio!

Proksimume tian mi spertis antaŭ la ekzamena komitato, kiam ili metis al mi la plej neatenditajn demandojn. Kiom da aferoj en Esperanto mi detale kaj ĝisfunde ne konas, vi simple ne povus imagi.

Post naŭmonata gravediĝo, mi senpripense anoncis mian intencon naski la Superan Diplomon. Oni venigis min al la vilaĝo Vondervottajmitis, je unutaga veturado de Genève. Pri tiu ĉi vilaĝo, fama pro siaj brasikoj kaj horloĝoj, vi certe jam legis en la novelo de Edgar Poe "La diablo en la belfrido" (The devil in the belfry).

La ekzamena kunsido okazis en la malnova kastelo, pli impona kaj timiga ol tiu de Bamburgh. Antaŭ ol enpuŝi la pordegon, mi, kvazaŭ infano ĉe la dentista sojlo, provis subaŭskulti kiel ĝemas la torturatoj, kiujn oni konfesigas en iu el la nigraj keloj. Sed la kastelaj muroj tiel dikas, ke mi nenion aŭdis.

Mi time frapis ĉe la pordego, kiu tuj larĝe, gastame apertiĝis antaŭ la plej rava knabino. Bela? Mi ne scias. Brunhara, gracitalia, nedifineble mistera. Anakreon, la helena poeto, kantus ŝin belŝua, ne ĉar la ŝuoj mem estis belaj, sed elegante portataj aŭ, pli ĝuste, portantaj. Kvankam malhelaj, la okuloj dolĉis kiel la luno. Sed la plej mirinda estis certe la rideto, pri kiu ne eblas diri, ĉu ĝin inspiris maliceta moko, infana ekmiro aŭ enigma animo de la eterna virino.

Mi salutis, prezentis min kaj la objekton de mia vizito.

-- Vi parolas Esperante? muzikis la feino.

-- Jes, volonte, kiam mi havas okazon. Fakte, mian lastan konversacion interrompis la milito en aŭgusto 1939! mi klarigis mirante pri la sono de l' propra voĉo.

-- Ĉu vi estas italo?

-- Italo? Ne, franco.

-- Kaj eĉ ne havas francan akcenton?

-- Esperante kaj hispane, ŝajne ne. France, jes. Angle, terure multe.

La feino min eskortis al vasta salono, kie ĉirkaŭ longa tablo sidis dudek personoj sinklinaj en impresa silento super skribaj taskoj. Oni tuj komisiis al mi la elŝviton de traduko kaj de kelkpaĝa letero. Post sensukcesaj provoj, mi konsciis, ke la cerbujo devas esti funde trua. Ordinara homo ja ne senpune enŝtopas dum semajnoj la Originalan Verkaron, la Plenan Gramatikon, la Retorikon, nu, la amplekson de tuta biblioteko en sian etan cerban valizon. Ĝismorte laca mi estis kaj sopiris nur kuŝi sur la planko por ĝissata dormo.

La duonon de la plumingo mi jam forsuĉis, kiam la Lord Chief Justice, flankumita de ses perukitaj asesoroj, min envokis al la Stelumita Ĉambro, kiun mi erare kredis aboliciita jam de 1640.

Oni ordonis al mi ĵuri, kun la mano sur la Fundamento, ke mi diros "la veron, la tutan veron kaj nur la veron!". Ĉu vi jam provis imagi la angoron, kiun devis suferi la Cikoni-kalifo de Babits, aŭ la Jekyll-and-Hyde de Stevenson? Tamen, tiu estis nur pikniko kompare kun mia turmenta aborto. Mi havis la impreson, ke mian veran personecon, mi lasis ekster la kastelo.

La sinjoroj juĝistoj, mi devas honeste konfesi, provis ĉion eblan por min helpi kaj elsavi. Vane! Ili petis, ke mi rakontu pri la franca periodo de Esperanto (1900-1905), kiun mi kredis koni kiel la propran poŝon pro multfoja pristudo. Sed verŝajne ankaŭ la propra poŝo estis funde trua, ĉar eĉ la kvar nomojn de la tiamaj gvidantoj, Bourlet, Cart, Sebert kaj Boirac, mi neniel sukcesis elfiŝi. Kaj el la tri eblaj tradukoj de la vorto "superregado" (domination, suprematie, predominance) mi ne povis memori eĉ unu.

Post klopodado super la enfalinta mino, la Lord Chief Justice verdiktis kun milda malgajo, kiu tranĉis mian koron: -- Sufiĉas, sinjoro. Ni skribos al vi dum la venonta semajno.

La stelumitan ĉambron, la kastelon, la vilaĝon mi forlasis honte kaj nekomprenante, kio okazis al mi. Dum la reven-vojaĝo mi amare filozofiumis pri la ŝajna facileco de nia lingvo. La ĉagrenon mi dronigis en vinon, kaj memkonsole memoris, kiel brile mi iam sukcesis ĉe latina ekzameno, kaj eĉ akiris honoran premion pro tio. Unu el la demandoj rilatis la plussilabajn perfektojn, kiujn mi tiam perfekte konis. Kiam mi eliris el la restoracia vagono, mi ebrie "pependis" en la aero, mirante kiu muŝo min "pupugis", kiu fripono "spopondis" al mi sukceson, kaj poste perfide "totondis" miajn flugilojn. Sed, mi eĉ ne "poposcis" respondon, nur "cecidis" sur la vojo kaj "momordis" la teron.

Nun, resobriĝinte, mi demandas min, ĉu la feino en la kastelo ne ĵetis al mi ian misan sorĉon.