Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo de kelkaj instrulibroj

de Gaston WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 198-200


La internacia trezoro de nia pedagogia literaturo riĉiĝas regule kaj kontentige. Pri la metodoj okazas ofte diskutoj inter la instruistoj; kaj ne malofte ankaŭ, bedaŭrinde, tiuj, kiuj estas devigataj neprofesie instruj nian lingvon, ne posedas sufiĉajn informojn pri la diversaj uzeblaj metodoj, pri iliaj avantaĝoj ktp. Granda breĉo estas nun ŝtopita per la valorplena volumo, ĵus redaktita de Peter Zlatnar, kaj resumanta la materialon prezentitan en la Somera Semajno de Kranjska gora, en 1957 (1). Profesoro Rakuŝa tre kompetente tie orientas pri la metodiko de Esperanto kaj la diversspecaj lernolibroj, Prof. Støp-Bowitz, Doc. Pragano, Akademiano Ivo Rotkviĉ kaj Dro Paul Neergaard akcentas la edukajn celadojn kunigatajn kun la instruo de internacia lingvo ktp. La tuto estas vera minejo da informoj kaj konsiloj, kaj, notinde, la seminario okazis sub la aŭspicioj de la nacia Unesko-Komisiono por Jugoslavio.

El Liège atingis nin malgranda lernolibro en franca lingvo, kiun mi tamen volas mencii ĉi tie, ĉar sub tre malvasta volumo ĝi prezentas tre klare, kaj helpe de tutpaĝaj ilustroj lerte desegnitaj, la kernon de nia lingvo: tiuj dek lecionoj kun avantaĝo povus anstataŭi la iaman faman verkon de Cart (2).

Ankaŭ el Jugoslavio mi ricevis la trian, kompletigitan reeldonon de la Esperanto-Serbo-kroata Vortaro de St. Zivanoviĉ kaj Marinko Gjivoje (3): ĉi tiu efektive pli reverkis, ol simple kompletigis la antaŭan eldonon. La nombro de la radikoj pasis de 6.800 al 9.400, kaj pli ol 4.600 kunmetitaj vortoj estas aldonitaj. Tiu tre konscienca laboro pritraktis multajn proprajn nomojn (geografiajn ktp.), multajn botanikajn kaj zoologiajn, sportajn terminojn, navigaciajn esprimojn kaj ankaŭ la literaturajn neologismojn: la rezulto estas unu el la plej riĉaj esperantaj-nacilingvaj vortaroj ĝis nun aperintaj. Eble tro riĉa, se mi povas eldiri ian bedaŭreton: antaŭ pluraj novaj (per steleto montritaj) radikoj, kiuj tamen ne havas signon de teknikeco, mi restis senhelpa: ajŝi, aselino, ciki, hipa, ordro, rodli, tapi ktp. En aliaj okazoj, temas pri malnovaj formoj, nun tute forlasitaj kaj anstataŭitaj de aliaj: mi ne kredas, ke oni bezonas, en komunuza vortaro, registri ekz-e "asasini", "argoto", "skreno", dum ĉiuj nun skribas aŭ diras: murdi, slango kaj ekrano. Kelkaj francismoj ŝajnas al mi senutilaj: arozi (akvi), lingvalo (langa konsonanto) ktp. La preseraroj estas relative tre malmultaj, konsidere al la amplekso kaj komplekseco de la verko: mi rimarkigos nur unu, strange taŭgan, ĉar "feroĉa" ŝajnas ja pli kruela ol "feroca", ĉu ne?

Entute, tiu verko faras honoron al la jugoslava esperantistaro, kiu atingis la eldonon de tiu grava libro per regna eldonejo; al M. Gjivoje, kiu provizis ĝin per ĉiaj utilaĵoj, interalie per nacilingva difino de la plej teknikaj vortoj, donante tiel al la esperanta vortaro iom la utilecon de eta enciklopedio; kaj fine al la tuta movado, kiu inspiras tiom da dediĉiteco, da scienco kaj da penoj.

De nun do la ĉeĥoslovaka movado, poste la hungara, poste la serbo-kroata armis sin per modernaj, kompletaj kaj ĝuste redaktitaj vortaroj: ĉu sekvos baldaŭ la landoj, iam elektitaj en nia movado, Polujo kaj Sovetio? Tion mi tutkore deziras ĉar al la prospero de nia lingvo bona vortaro eĉ pli helpas, ol lernolibro.

Alia vortaro fine meritas ankaŭ mencion (4). La franca sekcio de SAT ĵus eldonis oportunan vortaron, francan-esperantan kaj esperantan-francan: per unu volumo, la uzanto ricevas ĉiujn necesajn helpojn por la ĉiutaga lingvo kaj eĉ iom pli. La aŭtoroj, ĉiuj kompetentaj esperantistoj, enmetis tien multan sperton kaj precizan metodon. Miaj kritikoj estos nur malgravaj: eble, en tiaspecan "mezan" vortaron estis superflue enkonduki teknikajn vortojn, kiujn oni ne trovas eĉ en la plej kompletaj alilingvaj vortaroj: aneli, ekz-e (= malhardi), kiu ne kuŝas eĉ en la enciklopedia vortaro de Wüster, karjo (nordamerika arbo), kiun kelkaj vortaroj konas sub la formo hikorio kaj la pli multaj ignoras; aŭ, en la franca parto, vortojn kiel pérenniser, patchauli kaj waterproof, kiuj ne estas, aŭ ne plu estas komune uzataj. Aliflanke estas laŭdinda iniciativo mencii la landajn nomojn, ĉar nur tiel oni povas esperi, ke iom post iom estiĝos ia komuna uzado kaj fiksado de la formoj; bedaŭrinde, ĉi tie ankaŭ enŝoviĝis neegalaĵoj: kial registri la nomojn de la francaj provincoj, kaj preterlasi Anĵuon, Belcion ("Ho bel', ci!", kiel diris Rabelezo), Pikardion kaj Turanion? Laŭ la kutimo de SAT, la aŭtoroj preferis uzi la sufikson -io ol -ujo -- sed ili ĝin uzas tute ne egale: oni trovas Irako, sed Kanadio, sed Pakistan(i)o (tiele!); aŭ, ĉe la francaj provincoj, kial Langvedokio, se Provenco ktp.; aŭ ĉe la insulo, kiel Kreto, sed Korsikio, kial Javo (Java) sed Kubio (Cuba)? Mi esperas, ke en venonta eldono (kaj ĝi certe ne malfruiĝos, ĉar tiu verko estas de longe atendata kaj ĝi taŭge respondas la bezonojn de la ordinara esperantisto), tiuj malgravaj misoj estos evititaj.


Piednotoj

(1) Esperanto kaj Lernejo, unu volumo sub kartona kovrilo, 200 pĝ. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1959.
(2) Initiation à l'Esperanto, de Dr. Pol Denoël; unu vol. kartonita, 72 pĝ.; eld. Steleldo, Lieĝo (Belgujo), 1959.
(3) Esperanta-Serbokroata Vortaro, IIIa eldono; unu vol. bindita, 238 pĝ; eld. Bauĉna knjiga, Beoarad, 1959.
(4) Dictionnaire pratique d'E.; unu vol. bindita, 518 pĝ; eld. SAT-Amikaro; Parizo, 1959.