Enkomputiligis Don HARLOW |
La muziko min karesas ... Blanka tuŝ' survanga de lotuso en lunlula sonĝo kun vizaĝo de mortinto piej amata, kiu mornalipe el ĉi mondo fuĝis en la regnon de krepuskoj de miaj nokttrempataj pensoj. Ho de kie mia tristo? La muziko min turmentas ... Ĝiaj tranĉiloj diserigas min, kaj la akraj vidradioj de la agonie neperturbeblaj astroj klingas inter miajn amojn, ĝis la sangaj senkonsolaj randoj ĉe kunfroto ĝeme kontraŭveas sin. Do tia mia vivo! Ondoj de la melodio al infanolando verda kaj nebula frumatene, al purpura plaĝo de la sunsubiro, al ĉiuj insuletoj de la revo preter homon, preter mondon, kusenatan sur la plumb' kaj plumoj de la menso min drivigas ĝis la fino kirla, gluta, de la simfoni'. |
27-3-1959. |