Enkomputiligis Don HARLOW

In memoriam

de Edwin de KOCK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 174


Ĵus mi rerenkontis vin, kadavron,
bonvestitan kun kravato pompa,
samvizaĝan kiel en antaŭaj tempoj,
ankoraŭ ridetantan,
kun identaj manomovoj
kiel en la vivŝargitaj horoj.
Sed la estingita cerbo
gardis nur imagojn de hodiaŭ
kaj de unu-du rustintaj jaroj,
plenaj de rubaĵo,
per kiu homoj konstruadas siajn tagojn.
Tiuj vibraj, fosforeskaj pensoj
por elforĝi lumoponton
trans la noktabismojn,
kiuj ĉirkaŭkuŝas nin,
forfuĝis de malantaŭ la okuloj.
Amikeco plej intima,
steldiskutoj, vagoj de la menso
tra la infinito ĝis la limoj
de la retenanta karnoĉeno --
ĉio forgesita!
Mi salutis,
kiel oni adiaŭas la mortintojn,
kaj foriris,
por lumigi
la palajn kandeletojn de l' memoro
kontraŭ la tenebroj,
kiuj prenis vin.
30-5-1959.