Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi, eksolviĝonto en la teron, vin salutas, granda faraono. Vi kion farus, se vi reviviĝus en ĉi vitra ŝranko sub okuloj de la tombrabantoj sen kompato, inter brikabrako de l' epokoj, pli interesa, eble, ol skarabo? Vi, kies lango, forta vip' fiera, pelis la muskolojn de la mondo! Sed plej bone, ke vi dormu plu. La ventoj forbalais civilizojn kiel silentan sablon de l' Saharo; birda Tot, Izida terpatrino, Oziriso kaj fatala Set, potencaj iam dum la tero junis, en la sarkofagon de la jaroj iris, kaj en vano atendadas ian metempsikozon de l' signifo._ Do la dioj, kiel ĉio, mortas. Tri mil fojojn jam la Nilserpento sinkis kaj leviĝis akvoritme en la lantaj spiroj de la tempo, post ol vi, ho sankta sunofilo, en propran kaj privatan nokton plonĝis. Nun aliajn ĉielfiguraĵojn niaj steloj sur la nokton plumas. Ĥaldeoj, Persoj, Grekoj kaj Romanoj kurtatempe sur la mondo farmis kaj transdonis ĝin al niaj manoj, por kiel longe? Mem ni estas sterko por fekundigi la futuron. Oj, sed via mort' postdaŭros mian vivon, bonŝanculo! Pro vi post tri jarmiloj, amara kiel la historio, larmo el okulo polviĝonta falas. |
9-4-1959. |