Enkomputiligis Don HARLOW |
Laŭtvestita ino pretermarŝis kiel ruĝa disonanco tra la tago, kaj kvazaŭ ruĝa rozo en florbedo verŝis ŝi odoron, en kiu ĉio dronis. Ŝi la harmonion ŝiris de la revo, kiun filigrane mi fadenis ĉirkaŭ la pejzaĝon, ĝis la kampoj kantis, kiam sunradioj fingris la brilaĵon. Sed post ol ŝi malaperis, kiel la mortintoj, mi ne povis enterigi la memoron. La okuloj volis troti post ŝi ĉirkaŭ la angulojn, suben, laŭ la vojoj, kiuj ŝin fortrenis de ĉi monto, por flui en la grandan valon de forgesitaĵoj. La koro el la kolombejo de la korpo volis post ŝi flugi. La dekstra mano jukis por metamorfozo, etendiĝo trans distancoj kiel ombro, por ŝin preni, ruĝan kantokarbon, en la ritman pulson de la flamoflavaj horoj; sed jam la sunmuziko, kiu ŝprucis kontraŭ montojn de la nokto, estis estingita el la tago. Nur la fajrrestaĵoj de la astroj ardis. |
22-6-1959. |