Enkomputiligis Don HARLOW

Lerteco sorĉon ne bezonas

de Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 177-179


Ho, kiomfoje mia amiko -- ni subdonu al li la nomon Ernesto -- riproĉis aŭ eĉ priridis min, kiel nepraktikaj estas ni eksgimnazianoj! Plej ofte li mokis min en fino de monato, vidante, ke anstataŭ decan vespermanĝon mi malgaje maĉas nur sekan panon kaj plurfoje okazis, ke eĉ por aĉeti nutraĵon tiel mizeran mi devis de Ernesto kelkon da groŝoj pruntepreni.

Ni loĝis unu kun la alia en studenta hejmo. Li studis ĉe la teknika altlernejo, mi ĉe la fakultato filozofia. Niaj interesoj estis plejparte malsamaj, tamen malgraŭ tio (aŭ ĉu ĝuste tial?) mi ne povas eĉ nun, post tiom da jaroj, forgesi tiun originalan kamaradon, kiu post la finita studado tute malaperis de mia horizonto.

Mi ne ĉesas imagi lin sidanta ĝis malfrua nokta horo super geometria desegnotabulo. En sia laboro li estis admirinde persistema. Nur post la paso de pluraj monatoj li konfidencis al mi, ke la perfektajn desegnaĵojn, super kiuj li pasigas centojn da horoj, li plejparte ne faras por si mem, sed ke ilin mendas ĉe li liaj riĉaj kaj maldiligentaj kolegoj; tiuj malavare honorariis lin, por povi la desegnaĵojn simple subskribi per sia nomo kaj transdoni ilin al siaj profesoroj. Per tio ĉi klariĝis al mi la mistero, kial Ernesto neniam estas sen mono, kvankam el sia hejmo li abundan subtenon ne ricevis.

Sed li entute estis sagaculo tiaspeca, ke mi apenaŭ iam trovis alian, kiu egalus lin.

Skribis al li foje lia boparencino el malproksima kamparo, ke post semajno ŝi venos en Pragon kun siaj filino kaj fratino kaj kun ties tri infanoj; ili ŝatus viziti la Nacian Teatron, kie estis prezentota la "Najado" de Dvorak, kaj tial ili estus al Ernesto dankemaj, se li havigus al ili biletojn por tiu prezentado. Li tre volonte plenumis la peton, ĉe la biletkaso li atendis proksimume dek minutojn; tamen post kiam alvenis la vizitantinoj, li elokvente asertis, ke la leteron li ricevis tro malfrue, tiel ke li dum tri tagoj devis serĉkuradi tra la urbo, ke eĉ la prelegojn li pro tio ne partoprenis, ĝis li fine malfacile sukcesis akiri la ses biletojn ŝakre, nature kun ne malgranda plipago ... (Por ke la afero aspektu pli konvinke, li intence elektis biletojn por sidlokoj reciproke ne najbarantaj).

La bofratino kredis lin, tre volonte kvitigis ĉion, krome eĉ esprimis sian kompaton, kian malagrablaĵon ŝi pretervole estis kaŭzinta al li, kaj varme lin laŭdis, kia kapablulo li estas; ŝi estis ja anticipe konvinkita, ke li nepre kontentigos ilin.

Ernesto havis en Prago konatan familion, nome gesinjorojn P., kiuj estis antaŭ longe loĝintaj en lia naskiĝa urbeto, luinte loĝejon ĉe liaj gepatroj. Li vizitadis ilin kaj ĉiam ricevis de ili ian bonan frandaĵon. Foje venis al li lia kamarado Jozefo. "Dimanĉe vespere ni havos balon", li diras al Ernesto. "Jen mi alportis nigran pantalonon; petu sinjorinon P., ke ŝi gladu ĝin. Diru al ŝi, ke ĝi estas via pantalono; vi asertas ja ĉiam, ke ŝi estas ekstreme kompleza." Mi miris, ke Ernesto lasis la pantalonon de Jozefo hejme, kvankam li vendrede iris al gesinjoroj P., estante de ili invitita al vespermanĝo. Kiam mi rememorigis al li la aferon, li senvorte faris nur indiferentan mangeston. Sed sabate vespere, antaŭ ol enlitiĝi, li prenis du grandajn desegnotabulojn, la pantalonon zorge kuŝigis inter ilin kaj la tutaĵon metis en la liton sub la matracojn. Sure li poste trankvile dormis -- kaj matene la pantalono havis tiajn faldaĵojn, ke oni povis per ili sin tranĉvundi. Post la tagmanĝo alvenis Jozefo. Ernesto akceptis lin kun jenaj vortoj: "Ha, vi aĉulo, vi komisiis al mi belan aferon! Trifoje mi galopis kun via malbeninda pantalono al la familio P. vane, la pordo estis ĉiam ŝlosita. Fine mi de la tiea kortisto eksciis, ke ili forveturis al siaj parencoj, por partopreni ĉe geedziĝa festo. Mi sciis, kiel vi sakrus, se vi devus iri al balo sen faldaĵoj, kaj tial mi hodiaŭ matene iris en la najbaran straton al tajloro. La pantalonon li gladis, sed ĉar estas dimanĉo, mi devis pagi duoble!"

Jozefo vole-nevole foroferis dudek kronojn. Nu, li grumblis, sed lastfine ankoraŭ dankis Erneston.

Plej firme tamen fiksiĝis en mia memoro plua okazaĵo, kiu havis lokon en la korso de l' parko Stromovka. Ĝia atestanto krom mi estis mia egipta kolego Ali, kiu tiame en Prago studis kaj ankaŭ kun Ernesto konatiĝis, vizitante min de tempo al tempo en la studenta hejmo. (Ali'n ni ofte moketis, ĉar en la konversacio li kutimis uzi diversajn ekzotajn komparojn; pri malbona kantisto li diris, ke "tiu kantas kiel kamelo"; la esprimojn knabino, fraŭlinojunulino ni neniam de li aŭdis, li principe parolis ĉiam nur pri nimfoj).

Tiufoje ni sidis triope en Stromovka sur benko kaj nian atenton subite ekokupis knabina estaĵo rave bela; malagrabla afero estis, ke ŝi ne promenis sola, sed akompanata de serioza matrono, sendube la patrino. Al la juna ĉarmulino rerigardis ĉiu.

"Proksimume ĉi tiel mi imagus Helena'n, kiu kulpis la Trojan militon", mi kuraĝis rimarkigi.

"Kredu, ke eĉ en mia patrolando mi neniam vidis nimfon pli belan", konsentis kun mi la amiko Ali.

"Kaj kion vi, karuloj, vetos", interrompis nian parolon Ernesto, "ke mi tiun ĉi nimfon tuj ĉi tie publike kisos?"

Ni opiniis, ke li aŭ malsaĝe ŝercas, aŭ ke li eble freneziĝis. Li tamen ne atentis eĉ nian energian averton, ke "la reĝidinon ja gardas drako", kaj trankvile restis ĉe sia temo: "Kion do vi vetos?"

La egipto kaj mi fine kun skeptika rideto deklaris, ke ni do vetas po dudek kronoj.

Sole tiun ĉi respondon Ernesto atendis. Fulmorapide li suprensaltis, enmiksis sin inter la promenantan publikon, kaj ĝuste kiam ambaŭ nekonatinoj alproksimiĝis al nia benko ĝis la distanco de du aŭ tri paŝoj, li ekkriis: "Kara onklino kaj Manjo, de kiam vi estas en Prago? Jen kia surprizo!", ĉirkaŭbrakis kaj kisis unue la "drakon" kaj tujsekve -- nature multe pli ŝtormece -- ankaŭ la "reĝidinon". Ĉio ĉi okazis en la daŭro de nuraj du sekundoj. La preterirantoj konfuzite saltis flanken, la ekstreme indignanta matrono klopodis alvoki policanon, sed bonŝance neniu plumĉapulo troviĝis en la proksimo. Ernesto pretekstis, ke li nur nun rimarkas sian "eraron", kaj kiel eble plej humile sin eskuzis: "Ha, la eksterordinara simileco! -- Se vi konus miajn onklinon kaj kuzinon el Klatovy, vi certe kredus kaj pardonus min ..."

La afero relative bone finiĝis -- nome por Ernesto.

Sed mi de tiam pri nenio plu vetas.