Enkomputiligis Don HARLOW

Memoro

de L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 176


(Sugestita de poemo de l' Imperiestro Ŭu-ti, 157-87 a.K:, verkita, kiam mortis lia amatino.)


En ŝia muta ĉambro
Atendas lit', kombilo,
Kaj flava rubando.
En kestoj, kuŝas roboj,
Sen varmo, sen ondo.
Neniu parolas;
Neniu vidiĝas:
En silenta atendo
Memor' embuskas en ŝia kort'.
Aŭtune, la folioj flustre
Amasiĝas ĉe ŝia pord'.