Enkomputiligis Don HARLOW |
Pelegas ŝipon ŝtormo en rabio. Al roko trompan lampon fiksis John: "La bordon benu Dio!" La ŝipo sage al la lum' impetas, Je rifo renversiĝas, kaj la mast' En sablon sin pikĵetas. "Filino mia edziniĝon festos", Ĝojkrias John, dum siblas saŭmo. "Jen Por ŝi nun doto estos!" Kaj lia barko kiel vulp' sin puŝas Ĝis tie, kie kvazaŭ nigra ĉerk' La ŝip' rompita kuŝas. Ne volas tempon perdi John; li svingas Hakilon bate, sed el sube voĉ' Subite lin atingas. "Rapidu", sonas la obtuza tono, "Ricevos vi duonon de la var', Duonon de la mono." Kaj John aŭskultas kun grimac' malpia -- "Fariĝos mia ne nur unu part', Sed ankaŭ la alia!" Alborde celas lia bark' en fuĝo. Li nokte ne revenis al la ŝip', Nur ĉe la matenruĝo. Per la hakil' la ŝipon frumatene Li reatakas. Voĉ' nenia nun Aŭdiĝas plu el ene. Kadavron la unuan jam senbride Eligas akva ŝpruco tra la tru'; Ĝin kaptas John avide. Sed tuj konsternan fakton li malbenas: "Pri l' geedziĝo eks! -- jen mortan ja Mi la bofilon tenas ..." |