Enkomputiligis Don HARLOW

Novaj unuversoj

de G. E. MAURA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 161-162


La kok' de l' tago pikas unuope la stelgrajnojn


Je l' pintoj de l' arĝentaj betuloj lumo kantas


La harojn de l' najadoj malligas re printempo


En bluo de la nokto silentas la siringoj


Templ' el sonora oro, aera simfonio


Julio sur la kampojn, mielo varma, pluvas


Riĝelo, Fomalhoto, Betelĝuz', Altairo


Septembra blu', muaro tajlita de l' hirundoj


Abelo lasta zumas super la lasta rozo


Odor' de fruktoj mortaj en la muskoj, Oktobro


Frosto arĝentofingra la naturlibron fermas


Velurokula vino en tinta glas' ridante


Rozaj sakstratoj, kiujn melon' kaj fiŝ' parfumas


Rideto de l' glicinoj, pinĉeto je la koro


Al paseret' trinkigas la flako ĉielbluon


Timema geranio nin gvatas post la vitro


Ĉe l' suna put', sitelo da elfluanta freŝo


Danub' -- Danaa nubo aŭ nudo Dama -- Duna


Girlandaj lumjuveloj sur gorĝ' de l' maro, sube


Dormon -- ignotum mare -- mi sen kompaso drivas


Morto, florvepro nigra! Morto, senstela sonĝo!


Ho neĝo, kiel bela vi estos, trans la homoj!