Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Virino ĉe la landlimo de Marjorie Boulton

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 192-193


Marjorie Boulton: Virino ĉe la landlimo -- eld. KOKO, Kopenhago 1959 -- Drametoj kaj skeĉoj; pp. 196.

Jes, mi ŝatas vidi teatraĵojn. Tiuj magiaj lumoj sub la kurtenoj, kies malsupro mistere, promese, brilas per oro kaj ruĝo; kies supro perdiĝas en mistera, promesa mallumo ... kaj la bruado de la publiko subite sekvata de silento, atendoplena, ekscita silento ...

Kaj mi ŝatas prezenti teatraĵon: mi estis, dum mia juneco, amatora aktorino. Tiu blindiga lumo, en kiu oni sin movas mergite kvazaŭ meduzoj en akvario ... Antaŭ ni, la granda nigra gapo senvizaĝa kaj multanima, kiun ni devas sorĉi; post ni, ĉirkaŭ ni, malveraĵoj, kiuj iĝas veraj por tiu nigraĵo kaj por ni mem ... Kelkhora mirakla aliiĝo, por ĝi kaj por ni ... La konfuza sento, dum oni aktoras, ke oni faras ion bonan, ion valoran ...

Sekve, mi ŝategas legi dramojn. Mense, mi fermas la okulojn: t.e., ili materie trakuras linion post linio; sed en mia menso mi ne plu vidas, jen, griz-verdan kovrilon de KOKO kaj elegantajn senerarajn presliterojn. Mi estas en teatro, mi estas jen aktorino, jen publiko; mi vivas la magion de prezentado. Dankon, kara aŭtorino, personecan dankon pri tiu ĉi donaco; kaj floran, koran dankon nome de la Movado. Vi mem akcentas, ke vi ne verkis nur pro artaj kialoj, kaj en via kolekto troviĝas arto kaj ne-arto, ĉi lasta tamen uzenda laŭ pedagogia vidpunkto, kiel vi mem sugestas. Do mi devas rapide ŝanĝi rolon je ĉiu via peco. Mi devas esti, laŭvice, postulema aŭskultanto, dum mi legas "Virino ĉe la landlimo" (pp. 9-23), "Ĉe l' akvo de forgeso" (pp. 41-54), "Vaka seĝo" (pp. 55-71) "La morto de Kabir" (pp. 99-110), "Liberiĝo" (pp. 111-126: ĉefverko!); amuzema ĉiutagulo, dum vi ŝercas per "Iluzio" (pp. 24-40), "Drasta kuracado" (pp. 83-98), "La fremduloj" (mirinde gracia!, pp. 127-140), "Observu dieton!" (pp. 155-159); kaj Esperantoinstruistino dum la aliaj skeĉoj. Mi ne povas rakonti la kanvasojn, kompreneble. Oni aĉetu la libron, oni ne ŝtelgustumu el resumo. Sed mi devas konfesi antaŭ ĉiuj, ke, jes, je la fino de "Liberiĝo" (cetere ne tro facile realigebla tragedio), mi ploris kiel infano, kaj, ke mi laŭtridis je l' unua manekeno aperanta en "Maneken-parado", rekonante ho, tre bone! -- konstantan vizitantinon de niaj kongresoj, kies nomon mi ja ne povas perfidi, sed kiu estos flustrata de ĉiu ne tro juna leganto ...

Mi devas noti ion, tamen. Mi ne scias, ĉu blindigas min iu rasismo en mala senco: malpli belaj mi trovis la pecojn, kiuj pritraktas okazaĵojn en nia movado -- kaj tion mi sentas legante ne nur tiun ĉi libron. Kiam romano, komedio, poezio temas pri Esperantaĵoj, ŝajnas al mi, ke ĝia valoro tuj defalas, Ĝi iĝas mallarĝa afero de ankoraŭ eta grupo: interna, faka, limigita afero. Poezio, vigleco, eĉ komiko perdiĝas. La aŭtoro ne parolas, kiel artisto devus, por ĉiuj. Jen kial niaj plej seriozaj, elstaraj verkoj ne tuŝas Esperanton; jen kial mi amuziĝis ĝis kunrido elkora, kunŝerco, nu, iom maliceta (kiun bedaŭrinde iu kredis moko) je legado de "Mistero Minora", kaj volus ĝin traduki italen, por ke multaj, ekster Esperantujo, ĝuu, scivolu, ridu kaj estu fine priridataj de nia verva Szilágyi. Mi rediras: tiajn verkojn ni bezonas, homar-validajn, estu ili arta, alta kreaĵo kiel "Ĉe l' akvo de l' forgeso" aŭ "Liberiĝo", kaj kiel "Eroj" aŭ "Kontralte" (se oni deprenas el ili la Esperantaĵojn) -- aŭ distra verko kiel "Mistero Minora" aŭ unu Ŝvarca novelo.

Nun batu min, fervoraj Esperantistoj. Mi ĝin diris!