Enkomputiligis Don HARLOW

La vivesenco

de Jiři KOŘÍNEK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 180


La amo estas vivesenco,
pli forta estas ĝi ol mort' ...
Plej vera estas tiu penso
dum vin tra rozkolora lenso
rigardi mondon lasas sort'.

Dum de buĉatoj sango fluis,
masakris milojn ŝtal' kaj flam',
pacemajn hejmojn bomb' detruis
mensogojn trompo distribuis,
la vivo ŝajnis nur malam'.

Malsana en la hospitalo
en mezo de dolortortur',
en vivosava penbatalo
kontraŭ kruelo de fatalo,
vi trovas grava sanon nur.

Soifmortanto en Saharo
oferus ĉion por akver',
dum ekdronanto en la maro
fordoni pretus sen avaro
ĉion por pec' da sava ter'.

Kio hieraŭ ŝajnis rega,
ĝin povas ŝanĝi eĉ sekund',
via volupta verso peka
montriĝas vante malgravega,
se mortosvenas vi pro vund'.

Mi konkludante ĉe la fino
esencajn tamen trovas du:
la amo estas vivpatrino
kaj mort' reven' al tera sino --
ligas la du sufer' kaj ĝu'.