Enkomputiligis Don HARLOW

Zodiako

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 184-185


Travadas nun per glim' humila
la nokton viaj pupilsteloj
ĉe l' vekto de la ŝultroj pendas
molpeze disaj, la ĝemeloj
de l' busto, ĉi pesil' gracila,

kaj kvazaŭ el amfor' verŝante
la fridan lakton de l' femuro,
silentan manon vi etendas,
dum freŝan ombron sorbas lante
soife via lippurpuro.

Post rando de la nubtapiŝoj
embuskas la sagist' abstina.
Vin, Virga, vane li atendas:
ĉe la piedoj, paraj fiŝoj,
orbrilas ligĉenet' obstina.