Ŝilda. En la glosoj de la nro 28a, mi ne sukcesis klarigi la "Schilda" de la poemo "En la haveno" (p. 129). Tri afablaj legantoj (el kiuj neniu germano) skribis al mi, ke Schilda, malgranda urbeto en la distrikto de Torgan estis jam en la 18a jarcento, la komika tipo de etburĝeco kaj filistreco -- kvazaŭ nia Esperantuja Kukurbo.