Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Antologio de portugalaj rakontoj komp. de Manuel de Seabra

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 238-240


Antologio de portugalaj rakontoj. Kompilis Manuel de Seabra. Eldonis Grupo de admirantoj de Zamenhof por memorfesti la centjaran datrevenon de lia naskiĝo. 224 p. 12 X 19 cm. Prezo ne montrita.

Simile al vizaĝoj, ekzistas libroj, kiuj inspiras senperan simpation, teneran scivolon. La rakontoj, kiujn Manuei de Seabra proponas al ni en tiel plaĉa prezento, certe meritas nian atenton el pluraj kaŭzoj. La portugalaj lingvo kaj kulturo apenaŭ vekis eĥon eksterlande, kie nur Camões, Eca de Queiroz kaj Ferreira de Castro estas ja sporade kaj supraĵe konataj. Ekzemple, nia urba biblioteko posedas 300 hispanlingvajn volumojn kaj nur 3 portugale verkitajn, cetere el Brazilo. Se Endre Ady diris la fatalon esti hungaro, prave lamentis Antonio Nobre pri la "malfeliĉa filo de Luzo"!

La 14 verkistoj prezentitaj en la Antologio naskiĝis inter 19l0 kaj 1921, kaj aŭdigas aŭtentike nuntempajn voĉojn el la lando, kiun turismaj logiloj kaj laŭmodaj kanzonoj pentras al ni eterna aprilejo. Verdire, la suno aperas nur unufoje en tiuj krepuskaj noveloj, kaj tiam ĝi senkompate priverŝas altan Angolan teron, kvazaŭ maturigante tragedion sur kiu fermiĝos la afrika nokto. Nebulo, frosto, sovaĝaj ventoj, fridaj aŭroroj, fulgecaj pluvoj kaj halucinaj ŝtormoj vete fonas la penadon de la homoj. Tiuj ŝajne vane spitas la naturon, la kruelan socion, la malsaton por kiu "kelkaj gutoj da olivoleo daŭras eternece". Solecaj am-sopiraj virinoj, venĝe murdemaj kampuloj, mildrideta negra oldulo aŭ glueca latrinistino, ĉiuj vivas sian mizeron reve, krude, heroe, laŭ sia fatala destino. Kaj tamen tiuj rakontoj impresas neniel amaraj. Ilin ĉiam banas aparta graco, interna mistera lumo, kiu fontas el neesprimita, sed nesufokebla espero. En "La anĝeloj" de Branquinho da Fonseca, kaj "Don-ĵuano" de Miguel Torga kuras diskreta vejno de trankvila humuro. Kaj ĉie regas profunda, komprenema amo al la homo.

Kvankam tre diversaj laŭ signifo, ĉiuj pecoj ne nur atingas altan nivelon de beletreco, sed ankaŭ nerezisteble katenas la leganton. Eĉ en sia plej strikta partikularismo, eĉ "kaŝante sin en la torditaj strataĉoj, tiom mallarĝaj, ke preskaŭ necesas silabi la ĉielon, stelon post stelo" (por citi frazon el "Noktidoj" de Domingos Monteiro), la artistoj provas malkovri la eternan homon, kaj celas al pli vasta mondo, al universala esprimo.

Sub la kelkloke perceptebla, unueciga gvido de Manuel de Seabra, kiu redaktis oportunajn notojn pri ĉiu verkisto, la esperantan tradukon prizorgis 8 personoj, el kiuj ni ĝoje salutu 2 pionirojn: Luzo Bemaldo kaj Saldanha Carreira. Nin ĉefe koncernas la demando, ĉu kaj ĝis kia grado niaj portugalaj amikoj sukcesis peri la individuan temperamenton kaj personan tonon de la verkistoj. Eĉ se mi konus ilian nacian idiomon, mi ne disponus la originalajn tekstojn por komparo, sed kial ne plene fidi la talenton kaj kompetenton de la kompilinto, kiu en klara kaj ideriĉa antaŭparolo scias nin konvinki, ke li konas sian metion, eĉ se ni ne plene konsentus kun li pri la esenca signifo de la literaturo? Evidente, li intencis liveri verkon pli instrumentan, ol monumentan. Kion la komuna laboro ŝuldas al lia mano, estas nefacile taksi, sed oni plezure konstatas, ke la tradukoj lerte rekreas la stilon propran al la novela speco, vivigas la agriĉajn momentojn de du el la plej sukcesaj noveloj, kaj sugestias la etosplenajn mediojn, kie nenio videbla okazas.

La lingvo estas ĝenerale juna, noveca, nerva, ofte en adoleske "eksperimenta" stato. La sintakso montras kelkajn reliefajn aŭdacojn. La ĝisdatigitaj terminoj, freŝaj turnoj kaj nekutimaj kunmetoj atestas pri kreema lingva sento kaj studado de niaj lastaj instruaj kaj beletraj verkoj. Oni eble multe kuleris el la vortaro de Gomes Braga, "Português-Esperanta" (1954), kiun mi ne konas.

Se mi ne povas aprobi la sisteman uzadon de "alie" anstataŭ "aliloke", mi sincere perpleksas antaŭ la serio "aliu, alio, aliel, aliam, alies" kaj la formoj "stultino, maljunino". Kelkajn el la priverbaj peketoj mi menciu: "la malvarmo ... lin rigidis", "li necesis marŝi", "vi pasas la tempon", "ili ambaŭ sin sidis", ktp. La diroj "nek pensi pri tio" anstataŭ "eĉ ne ...", "laŭ ŝia frato diris" estas eraraj. La negacio staras malĝuste en kvar lokoj. Nesignitajn preserarojn mi notis: polio (51), arkrobataĵojn (5l), kokusarbarojn (51), konsidere, QUE lia ĉeesto (73), aŭ eblajn neologismojn: elfluvoj (18), bruma (51), tanigan vinon (162), makabra (209).

Ĉu licas humile sugesti, ke en tiaj verkoj oni signu per distinga tipo la FAMILIAN nomon de la verkistoj? Oni eble kontribuus eviti, ke eĉ klera samideano atribuu ekzemple al B. Ibanez la patrecon de la romano "Sangre y Arena", aŭ al S. Taylor poemon de Coleridge!

Kaj nun, kara kompilinto, vi bonvolos afable pardoni tiujn ŝajne pedantajn rimarkojn, se mi certigos vin pri mia sincera admiro al via kuraĝa entrepreno. Al via cito de la portugala proverbo "Kiu donas ĉion, kion li havas, tiu al pli ne estas devigata", permesu, ke mi amike respondu per la franca "Noblesse oblige". Jes, la nobleco, tiu de la instrumento, devigas, ke ni celu al ĉiam pli granda perfekteco. Mi ne dubas, ke ni rajtas multon postuli kaj esperi de samideano kapabla doni al ni verkon, kiu tiel proksimigas nin al via lando, kaj vekas deziron ĝin pli funde koni kaj ami.