Enkomputiligis Don HARLOW

Arto kaj belo

de William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 205-209


"Kiel bela!" oni elspiras antaŭ artverko, kaj ne mankas tiuj, kiuj opinias, ke ĝuste la belo estas ia necesa ingredienco de artverko, kaj ke verko devas esti juĝata laŭ sia belo sole. Ekzemple, mi citas el la aprila n-ro 1960 de "Sennaciulo":

"Oni povas reiri ĝis en la plej forajn epokojn de la homa historio, ekzemple ĝis la florado de l' asiriaj kaj egiptaj regnoj, kaj ekzameni la artkreaĵojn tra la pasado de l' jarmiloj, kaj oni venos al konkludo, ke neniam Arto rezignis je beleco; tiu difino estis rezervita al nia 20-jarcenta modernismo, kiu senhonte entombigas la malnovajn nociojn, konsiderante kiel reakciulojn tiujn, kiuj restas fidelaj al la elprovitaj kaj naturaj normoj."

Tiu aŭtoro daŭrigas:

"... Arto estas spegulo de la harmonieco de la Naturo. Tiun harmonion prikantas Beethoven en sia pastoral-simfonio, ĝin pentras la grandaj pejzaĝistoj divers-epokaj kaj divers-landaj, skulptas la antikvuloj en siaj temploj kaj gimnazioj. Tiun deziron harmoniigi pritraktatan objekton, ekzemple portreton de knabo, kun la kosma harmonio, supera leĝo en la . naturo, pentristo konkretigas per la subjektiveco de sia okulo, de sia percepto, de sia impreso. La knabo pentrita ne similas fotografece al la vivanta modelo; ĝi alprenis la trajtojn, kiujn malkovris en li la artisto kaj kiuj iafoje eĉ ne estas konformaj al la realo, sed idealecaj. Sed al kiu servus la Arto, se ĝi ne nobligus la homajn kulturajn kaj moralajn kvalitojn, se ĝi ne plu estus submetita al la estetikaj reguloj ...?"

Mi opinias, ke tio tre trafe prezentas la konceptojn de la adeptoj de la belo. Kaj oni povas tute objektive fari plurajn komentojn pri ĝi.

1. Neniam arto rezignis je beleco. Objektive oni povas konstati, ke kriterioj pri belo estas grandparte rezulto de kutimiĝo. Tion oni povas konstati tre facile. Ekzemple, la vestmodoj de hieraŭ ŝajnas kelkfoje tre malbelaj, ĉar oni kutimiĝis al freŝaj, tute aliaj, modoj. Kriterioj pri la beleco de la virinoj same ŝanĝiĝas, kiel oni povas vidi studante malnovajn pentraĵojn. (En malfrua mezepoko, la fieraĵo de ĉiu virino estis ŝia ventro, kiun ŝi fiere portis ronda kiel pilkego, dum supre ŝi estis plata kiel tabulo; en modernaj tagoj la situacio renversiĝis.) Interesa plua ekzemplo estas la reĝino Maria de Skotlando; siaepoke ŝi estis fama belulino, sed kiam oni vidas ŝiajn portretojn oni konstatas, ke hodiaŭ oni opinius ŝin tute nerimarkinda, eble eĉ malbela. Mallonge, oni kutimiĝis al kelkaj el la artverkoj de pli fruaj epokoj kaj kutimiĝis akcepti ilin kiel belajn, tiel ke estas iom malfacile pruvi, ke ili estas iel objektive belaj. Cetere, oni ne ĉiam rimarkas la belecon de fremdkulturaj artverkoj, ĝis oni delonge kutimiĝis al ili kaj al la konvencioj de belo laŭ kiuj ili estas verkitaj. Tre elstare oni rimarkas tion ĉe la muziko (por okcidenteŭropanoj: araba, japana, bulgara, ĉina, hinda, ktp. muzikaĵoj); sed ankaŭ ĉe la aliaj artoj estas same.

2. La elprovitaj kaj naturaj normoj. Pri tiu punkto mi volas ĉi tie diri nur, ke ĝi ignoras la principon de evoluo, kiu regas ĉiun fenomenon en la universo, (kaj sekve la aluditaj verkoj estas precize "reakciaj", senkonsidere pri la demando, ĉu tio estas bona aŭ malbona afero), kaj ke mi tuj celos montri, ke la normoj de arto neniel estas "naturaj".

3. Arto estas spegulo de la harmonieco de la Naturo. Tiu ĉi punkto estas kerna al la tuta teorio, kaj klarigas, kial povas ekzisti pli ol unu opinio pri la praveco de la teorio. Unue, la teorio supozas, ke ekzistas harmonieco en la naturo (kaj ke, se ĝi ekzistas, ĝi estas mem bela kaj fontigas el si la belecon). Tiu supozo estas dubinda. Ĝi dependas de la subjektiva interpreto de la ricevitaj sentumaj stimuliĝoj, kaj de la nekonscia elekto inter ili. Ekzemple, oni povas rigardi arbaron, kaj vidi nur la kolorojn de la floroj kaj la arboj, de la bestoj kaj akvoj, kaj rimarki, kiel sinue kuretas la leopardo kaj la antilopo, kaj konkludi, ke la koloroj agrable mergiĝas kaj kontrastas unu kun la alia, kaj diri, ke la naturo estas bela kaj, harmonia. Aŭ oni povas rigardi la saman pejzaĝon, kaj vidi, ke la leopardo ĉasas la antilopon, la antilopo manĝas la herbon, la insektojn manĝas la birdoj, kaj vidi, ke la tuta pejzaĝo estas bolanta ĥaoso de murdo, insido kaj timo, kaj diri, ke la naturo estas malbela kaj malharmonia, kaj revi pri iu edeno, kie ĉiuj naturaĵoj kunvivus en vera harmonio, sen la neceso sin nutri kaj sin reprodukti!

Due, la teorio supozas, ke Arto estas spegulo de la naturo. Nu, tiu supozo denove dependas de la interpreto de la uzitaj vortoj. Se per "naturo" ni komprenas absolute ĉion en la universo, evidente la supozo estas korekta, ĉar se homo pentras ion ajn, ĝi ekzistis unue en lia menso, kaj sekve en la naturo. Sed tiuokaze ne povus ekzisti "nenatura" arto, kaj oni ne povus riproĉi al artaĵo mankon de natureco. Evidente ne tion kredas la adeptoj de la belteorio. Ili do konceptas "naturon" kiel ion apartan de la konceptoj de la homa menso, kiu ja kreas "arton", kaj la funkcio de la homa artkreado estas utiligi nur la modelojn -- pli precize eĉ nur speguli, t.e., tute ne modifi, ilin -- kiuj jam ekzistas, pli-malpli hazarde, en la fizika universo. Estas tre facile, montri la malpravon de tiu supozo. Se la homo artefaras riveron -- la rezultaĵon li nomas "kanalo", sed tio estas diferenco nur terminologia -- li ne sekvas sklavece la modelojn naturajn, kiuj serpentumas laŭ la hazardaj terkonturoj, kaj neoportune malprofundiĝas tie kaj tie, sed li faras sian "riveron" laŭ kriterioj de la homaj bezonoj. Se la homo artefaras rozon, li kreas ion, kio genre ekzistas en la naturo, sed kiu precize kaj individue estas aliformaĵo de natura ekzistaĵo. Se la homo artefaras lingvon ... nu, ĉu necesas, ke mi detale pritraktu tiun ekzemplon? Kaj se la homo artefaras pentraĵon, kiu aŭtoritato postulas, ke li sklavece kopiu la naturon?

4. Sed nia teoriisto volas profiti je ĉiuj eblecoj. "Arto estas spegulo de la Naturo", li diras, kaj tamen "La knabo pentrita ne similas fotografece al la vivanta modelo" (kaj parenteze ni povas diri, ke ankaŭ fotografaĵo ofte ŝanĝas kaj misformas la naturon, kiun ĝi, nur teorie, spegulas); "ĝi alprenis la trajtojn, kiujn malkovris en li la artisto kaj kiuj iafoje eĉ ne estas konformaj al la realo, sed idealecaj". Do la Arto ne spegulas la tutan naturon sed nur elektitajn facetojn de tiu abstraktaĵo! Kaj tiurilate la aŭtoro pravas. Jes, la artisto elektas tiujn detalojn de la vivo, kiuj ŝajnas al li signifoplenaj kaj do interpretas al ni la vivon, aŭ, se vi volas, la naturon. Sed niaj belamantoj postulas, ke li elektu nur la (laŭ ilia opinio) belajn detalojn kaj ne la (laŭ ilia opinio) malbelajn. Tio estas la kerno de la problemo.

5. Nia aŭtoro demandas: al kiu servus la Arto, se ĝi ne nobligus la homajn kulturajn kaj moralajn kvaltojn? Tio estas multe pli simpatia demando, kaj, malgraŭ rezervoj, mi emas reeĥi la demandon. Estas necese atentigi, tamen, ke iuj opinias, ke la arto ne celas servi al iu ajn, sed estas celo en si mem; mi tamen ne volas tro akcenti tiun vidpunkton ĉi tie. Oni rimarkas, ke nun nia aŭtoro volas kunligi la arton kaj la moralecon. Ankaŭ tio estas diskutebla, sed denove mi ne intencas diskuti ĝin ĉi tie, ĉar mi mem preferas kredi, ke la arto subtenas bonajn moralajn kvalitojn. Sed se la arto iel instruas kaj kuraĝigas bonan moralon, restas la demando pri la rimedoj uzindaj por plenumi tiun rolon. Ekzistas, en plej primitiva senco, du kontraŭaj opinioj tiurilate. Anglaj romanistoj de la 19a jarcento opiniis, ke la celon oni atingu per la priskribo de bonmoralaj personoj kaj situacioj -- la "venko de la virtuloj"; sed anglaj verkistoj de la 18a jarcento opiniis, ke la celon oni atingu per la priskribo de malbonmoralaj personoj kaj situacioj -- la "malvenko de la malvirtuloj". Persone mi emas konsenti kun tiuj lastaj, ĉar ĉiam estas pli agrable kaj atentokapte, legi pri malvirtaĵo ol pri virtaĵo, kaj pli populare -- (se vi ne kredas, rigardu nur la enhavon de niaj tag- kaj semajn-ĵurnaloj!) El tiu dua opinio fontas ankaŭ la satiro, kio estas la plej moraleca -- ja bon-moraleca -- el ĉiuj verkoj. Sed niaj belamantoj emas al la unua opinio, ke bonmoralon oni instruas per belaj modeloj kaj ne per malbelaj. Tio devenas de la agrabla sed nepruvita supozo, ke la legantoj alprenas al si la karakterizojn de tio, kion ili legas, kaj tio ŝajnas al mi tute kontraŭa al ĉies praktika sperto! Kaj tial ili ŝokiĝas se la artisto pentras, priskribas aŭ eĉ pritraktas malbelaĵojn. Sed la plej pesimisma poeto de la skota -- kaj ankaŭ de la brita -- literaturo skribis:

"Ekzistas vero de vintro kaj nigra nokto, ekzistas vero de somero kaj hela tagmezo; sur unu flanko de la granda medalo estas stampitaj la gloro kaj triumfo de la vivo, sur la dua flanko estas stampitaj la gloro kaj triumfo de la morto; sed kiu estas la fronto kaj kiu la malfronto, neniu el ni certe scias."

Memevidente, mi ne akceptas la teorion, ke la belo estas la ĉefkriterio de la arto. Kompreneble, ekzistas belo en artverkoj, kaj ankaŭ harmonio (kio tamen ne estas la harmonio de la naturo, sed la harmonio de la arto). Sed la terminoj "belo" kaj "malbelo" estas tro malprecizaj por nin multe helpi ĉe analizo de artverko. La belo estas treege subjektiva koncepto, kaj tio, kion unu homo trovas bela, alia trovas nepre malbela. Pri sama virino unu viro povas senti volupton, dua abomenon. Pri sama artverko unu homo povas senti volupton, dua abomenon. Afero de personeco, psiĥo, eduko kaj kutimiĝo.