Enkomputiligis Don HARLOW

Bjalistok en la lasta jarcento

laŭ diversaj hebreaj fontoj

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 201-202


I

Pogranda komerco floradas en Bjalistok kaj ega aktiveco regas en ĉiuj branĉoj de la ekonomio. Teksfabrikoj, movataj per vaporo, fondiĝis kaj fortikiĝis, dum la vapormaŝino estis raraĵo en Rusujo. En la regiono de Bjalistok kaj Bielsk ekzistas nuntempe pli ol 30 grandaj fabrikoj; ili ĉiuj estas forte ligitaj kun Bjalistok, kiu mastras ĉi tiujn lokojn kiel patrino, kaj la plej grandaj fabrikoj troviĝas fakte en la urbo mem. Ili prilaboras ŝtofojn (vestaĵojn), trikaĵojn, tapiŝojn kaj aliajn lanaĵojn, laŭ valoro de 5.000.000 rubloj ĉiujare. 90% de la fabrikantoj kaj komercantoj estas judoj. Kaj kune kun la plimultiĝo de la fabrikoj pligrandiĝis la urbo. Ĝi akiris famon kaj ĉiujare la loĝantaro multiĝas.

En petskribo, kiun grandfabrikantoj de Bjalistok prezentis al la registaro, petanta konstruon de fervoja linio Bjalistok-Pinsk-Ukraino, ili priskribas, kiel rapide elkreskis Bjalistok dank' al ĝia teksindustrio. En 1835 estis en la urbo 9.242 loĝantoj, en 1863 pli ol 16.300, do multiĝo de 75% post dudek-kelk jaroj.

(Korespondaĵo en la hebrea semajna gazeto "Hakarmel", Vilno 1863, no 49).

II

1801 --- la caro Aleksandro la Dua vizitis la urbon kaj akceptis judan delegacion.
1845 --- la unuaj fabrikoj por vestaĵoj fondiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Bjalistok.
1859 --- unua fervoja linio estis konstruita ĉe Bjalistok.
1860 --- la teksfabrikoj de Zilberblat, Suraszki, Novik, Preisman kaj Visocki estis fonditaj.
1861 --- la caro Aleksandro la Dua vizitis la urbon kaj akceptis judan delegacion.
1863 --- fondiĝis pluaj fabrikoj de ŝtofoj kaj kovraĵoj.

(Davis Klementinovski en la judlingva revuo "Bjalistoker Ŝtime", Novjorko)

III

La unuaj teksfabrikoj fondiĝis en Bjalistok jam antaŭ 1850. Ili estis malgrandaj fabrikoj kun manmovataj teksiloj, kaj judaj teksistoj laboradis tie por tre malalta salajro. En 1850 la judaj fabrikantoj Naĥum Minc kaj Sender Bloĥ enkondukis teksilojn movatajn per vaporo, kaj iom post iom la tuta industrio en la urbo ekuzis meĥanikajn (elektrajn) teksilojn.

En 1859 estis inaŭgurita la fervojo Varsovio-Peterburgo, kiu preterpasis Bjalistokon. Per tio faciliĝis la importo de lano kaj alia krudmaterialo al Bjalistok. En 1857 estis konstruita la fervoja linio Bjalistok-Brisk-Litovsk, kaj ekde tiam oni povis facile transporti la produktaĵojn al ĉiuj vendejoj en Ukraino kaj Polujo.

Bjalistok estis, post Moskvo kaj Lodz, la tria urbo de la teksindustrio en Rusujo.

La industriigo de Rusujo, kiu komenciĝis dum la regado de Nikolaj la Unua (1827-1855), disvolviĝis pli kaj pli dum lia posteulo Aieksandro la Dua (1885-1891). La liberigo de milionoj da kamparanoj el servuteco (1851) kaj la konstruo de fervoja reto laŭ ia modelo de la Okcidenta Eŭropo alportis en la urbojn multnombrajn senlaborulojn, malkarajn laborantojn por la ekfloranta industrio.


... Fondita kiel malgranda vilaĝo en la jaro 1320 apud la rivereto Biala ("la Blanka"), la historio de Bialystok estas ligita kun tiu de polaj riĉaj nobelaj familioj, al kiuj la tiama vilaĝo apartenis. De kiam ĝi transiris en la posedon de la familio Branicki, ĝi rapide disvolviĝis; en la mezo de la 18a jarcento, ĝi akiras la rajtojn de urbo. Hetmano Jan Klemens Branicki tie konstruis palacon, kun luksega parko, kiun li nomis "la Versajlo de Podlasujo" ...

(El la Gvidlibro de la Magistrato, 1937).