Enkomputiligis Don HARLOW

Masonisto

de Renato COLOMBO

elitaligis Clelia C. GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 234-235


Ne plu timo pri manko de laboro,
ne plu sur frunto maljunigaj krispoj ...
Kio, do, kio? Eble la memoro

rutina, ke salajro ne sufiĉas?
Edzin' baraktas ĉe la spezo-listoj,
kaj eĉ infanaj revoj ne tre riĉas ...

Ne multon petas vi: miraklo-vorton
kiu montrilojn de horloĝo ŝovu
antaŭen, al esper' pri bona sorto,

al io bela en estonto iam,
por ke la vivo per espero novu ...
Dume, sub la hararo, griza ĉiam

pro polvo, kirlas pensoj koro-premaj,
ĉar vi ne havas, kion vi kreadas
por aliuloj pli ol vi frandemaj:

domon, ho, domon vian! Pensoj vadas
tra l' kot' betona al neebla revo
de eta dom', kaj ĝardeneton kradas ...

Sed dronas en beton' la sonĝo-mevo.